La unua metro-biblioteko en Pekino
La 12an de januaro la linio 4 de la pekina metroo kaj la Nacia Biblioteko kune lanĉis "metro-bibliotekon". La pasaĝeroj de la linio 4 povas dividi resursojn de la biblioteko, skaninte la du-dimensian kodon per telefono.
La biblioteko rekomendas al la pasaĝeroj dek elektitajn librojn. La servo estas tute senpaga. Tamen la pasaĝeroj devas unue skani la du-dimensian kodon en vagonoj por sin registri. Nun la stacio Nacia Biblioteko estas la tema stacio por elmontrado.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments