El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 31-a Internacia Festivalo en Jülich

| 2015-01-16
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 


Fotoj pri aktivadoj dum la ĉi-jara Internacia Festivalo

 

    La ĉi-jara Internacia Festivalo estis vere la lasta. Ĝi kun la kadra temo Novaj energioj okazis de la 27a de decembro 2014 ĝis la 3a de januaro 2015. Enskribiĝis 106 personoj el 18 landoj. Tamen kelkaj nepovis ĉeesti pro diversaj kialoj. Sed aperis novuloj, kiuj bedaŭris ne malkovri la IF-on pli frue. Dum la tuta semajno regis familia etoso, en kiu ĉiuj ĝoje amuziĝis post la vespera programo en la "Knajpo". La program-oferto, kiel ĉiam estis bunta, aperis kelkaj kromaj programeroj. Ĉiu povis elekti laŭ sia plaĉo. Kun bedaŭro ni konstatis forpason de Rémy Bouchet al kiu ni omaĝis per kelkaj vortoj kaj rememoroj en la Interkona vespero.

 

    La vetero favoris nin kaj instigis al pluraj promenadoj en la urbo kaj en la apuda parko. La novkonstruita IF-ejo laŭ hoteleca stilo estas tre komforta kaj ĝi plaĉis al ĉiuj. En la manĝejo ni mem priservis nin kaj la manĝo estis bongusta.

 

    Al la kadra temo kontribuis ĉefe Alfred Schubert per prelegoj pri "Energi-ŝanĝiĝo en Germanio" kaj "Vetveturado per elektraj aŭtomobiloj". Krom tio okazis jam la 8-an fojon IVU-prelegoj (Internacia Vintra Universitato) agnoskitaj kiel AIS sesioj. Okazis ekzamenoj kaj en la Adiaŭa vespero oni disdonis atestilojn al la sukcesintoj. Kadre de IVU Amri Wandel prelegis pri "La scienca revolucio de Einstein -- 2015 centjara jubileo de la Teorio de Relativeco" kaj pri "Vivo sur foraj planedoj -- la revolucio de la spac-teleskopo Kepler". En iu sennuba vespero ni havis okazon spekti la ĉielon kaj Lunon per malgranda teleskopo kun klarigoj de Amri. Dieter Kleemann prelegis pri "Romkatolika misia agado en Japanio kaj la sekvoj por la socia strukturo kaj politiko en la lando". Mikaelo Bronŝtejn parolis pri "La monda E-literaturo: enspezo de Rusio". Krome li prelegis pri "Rusio kaj Ukrainio, la du ŝtatoj -- ĉu frataj?", klarigante ĉefe la historion de Ukrainio.

 

    Same kiel en aliaj IF-oj ni povis ekscii pri la rusa eldonejo Impeto kaj Anna Striganova rakontis pri fabelaj mondoj kaj montris siajn pupkreaĵojn. En aliaj prelegoj ni eksciis pri "Vegana vivo el propra sperto" de Klaus Friese. Harald Schicke parolis pri "Alia alirmaniero al malsanoj". Aŭtoran horon pri siaj libroj havis Nora Caragea. La profesia ĵurnalisto Alfred Schubert informis pri la funkciado de gazetara sistemo. Lia prelego titoliĝis "Efike kunlabori kun ĵurnalistoj" kaj krome li instruis nin kiel bone foti. André Weber malkovris kaj diskutis pri siaj spertoj rilataj al malgrandaj gajnoj: "Sukcesetoj per akcioj kaj fondusoj". Li ankaŭ gvidis posttagmezan ekskurseton al elfosejoj en la regiono de Hambach kaj al biogas-produktejo. Dieter Rooke animis lecionon pri didaktiko. Pri ĝemelaj urboj interesiĝas kaj klarigojn pri ili donis Pieter Engwirda. Prelego de Ian Fantom titoliĝis: "La Kaiser, Titanic kaj la Unua Mondmilito". Karl Breuninger parolis pri sia eksterordinara rilato kun Rusio kaj Sovetio dokumentita per multaj bildoj.

 

    Matene oni povis ekzerci "Tai-chi-chuan" kun Barbara Poterucha kaj poste malstreĉiĝi per dancgimnastiko kun Vera Vlasova. Kelkaj partoprenantoj ankaŭ plurfoje profitis saŭnadon. Dum la kafopaŭzoj ĉiuj vigle babilis aŭ rigardis fotoalbumojn de Liba Gabalda pri ĉiuj IF-oj, kiujn ŝi kun Floreal ĉeestis. Ili ankaŭ projekciis filmon pri rememoroj el diversaj IF-oj. Entute ili partoprenis 23-foje. Tiom plaĉaj la festivaloj estis. Ankaŭ Brian Moon prezentis lastjaran IF-on en retrospektivo. Liba organizis la dancvesperon laŭ la latinamerika muziko, ne mankis ŝiaj hejmfaritaj kuketoj. Bone funkciis la libroservo prizorgita de Paul Peeraets kaj Jean Luc Thibias.

 

    Oni spektis kelkajn bildprezentojn pri diversaj vojaĝoj fare de niaj partoprenantoj. Barbara Muhlemann prezentis kaj parolis pri sia vojaĝo en Argentino okaze de la 99-a UK, Amri Wandel vizitis kaj rakontis pri siaj vojaĝspertoj en Hindio, Liba kaj Floreal montris filmon pri Nepalo de Roman Dobrzyński. En marto ili partoprenis la Specialan Renkontiĝon organizitan de nepalanoj kaj poste ili kune vizitis la orientan parton de la lando.

 

    La ĉi-jara tuttaga ekskurso gvidis nin al Kolonjo, kie ni unue promenis en la urbo sub ĉiĉeronado de Wilfried Schumacher, kiu tie loĝas. En restoracio, kie ni tagmanĝis ni renkontis Bruno-n Knapstein kun lia edzino. Li estis longjara partoprenanto de IF-oj. Pro sia aĝo li ne povis partopreni dum la lastaj du jaroj.

 

    En vesperaj programeroj sonis la E-kantoj de latvaj kaj rusaj partoprenantoj, koncertis Nataŝa Bertse el Svedio. En la Internacia vespero niaj talentuloj prezentis kantojn, dancojn, amuzajn skeĉojn, akordionan kaj gitar-ludadon. Specialan muzikon sen vera instrumento prezentis Waldemar Ebel per plasta strio inter siaj lipoj.

 

    Silvestraj bufedo kaj balo, kiu komenciĝis per polonezo, estis plurfoje interrompita pro festado de diversaj Novjaroj. Tio ebligis multfojan tostadon, brakumadon kaj interkisadon de la ĉeestantoj.

 

    La lasta vespero -- Adiaŭa IF estis triste festena. Hans-Dieter Platz (HoDoPo), la ĉef-organizanto de la aranĝo ofertis glason da ŝaŭmvino kaj donacis al ĉiuj DVD-diskon kun fotoj de ĉiuj IF-oj. Li kore dankis al ĉiuj kunhelpantoj kaj prelegantoj. Ankaŭ ni dankis lin pro IF-oj, kiujn li tiel bone kaj profesie organizis. Bona etoso regis ĝis malfruo en la apuda enirhalo. Tiel finiĝis la longjara internacia festivala tradicio kun nostalgio daŭrigi...

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments