La 5-grada tertremo en Sichuan trafis 11 mil homojn
La 14-an de januaro oni ekzamenis post la tertremo la Chengdu-Kunming-an Fervojon.
Je la 13-a horo kaj 21 minutoj de la 14-a de januaro okazis 5-grada tertremo kun la hipocentra profundeco de 14 kilometroj en la distrikto Jinkouhe (ĉe la norda latitudo je 29.3° kaj la orienta longitudo je 103.2°) de la urbo Leshan en la provinco Sichuan.
Laŭ raporto de la Sichuan-a Popola Registaro, ĝis la 20-a horo de la 14-a la tertremo trafis 11 mil loĝantojn en la distrikto Jinkouhe, la urbo E'meishan kaj la E'bian-a Ji-nacia Aŭtonoma Gubernio, kaŭzis vundiĝon al 11 homoj kaj detruon al multe da domoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments