El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉiuj jarkolektoj de Juna Amiko nun legeblas rete

| 2015-01-15
Bookmark and Share

 

    Juna Amiko

 

    estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

 

    La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon.

 

    Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto, oni skanis ĉiujn ĝisnunajn numerojn de la revuo kaj deponis ĝin en interreta biblioteko por publika legado en pdf-formato.

 

    Adreso de la biblioteko: http://www.eventoj.hu/juna-amiko/

 

    Estonte la freŝaj numeroj aperos en la biblioteko kun 2-jara prokrastado.

 

    Ĉefa motoro kaj longtempa redaktoro de la revuo estis s-ro Kurucz Géza, nun honora membro de ILEI kaj emeritiĝinta lernejestro en Hungario. Ekde la pasinta jaro la revuo estas redaktata kaj prizorgata de Stano Marĉek.

 

    - Ĉefaj informoj pri Juna Amiko: http://ilei.info/revuoj/?lingvo=eo

 

    - Historio de la revuo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko

 

(de László Szilvási, Lingvo-Studio)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments