El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lerneja grupo el Nepalo vizitis Herzberg, Germanio

| 2015-01-14
Bookmark and Share

 

 

 

    Per invito de la Esperanto-Centro kaj urbo Herzberg 37-membra lerneja delegacio el Nepalo povis alveni al Germanio kaj viziti la Esperanto-urbon Herzberg komence de januaro 2015. La lernantoj kaj 3 instruistoj de Southwestern College en Kathmandu estis akceptitaj en la Welf-kastelo, kie urbestro Lutz Peters kaj eksurbestro Gerhard Walter salutis ilin en ĉeesto de politikistoj, instruistoj kaj kelkaj lernejaj klasoj el la gimnazio kaj meza lernejo. 图1图2图3连续

 

    La lernantoj prezentis riĉan, buntan kulturprogramon kun nepalaj kantoj, muziko kaj dancoj en belegaj folkloraj kostumoj. Poste ili estis oficiale akceptitaj en la E-M-A gimnazio far rektorino Brigitte Götz kaj Christopher Koch, gvidataj en la urbo por rigardi ZEOjn, vizitis la urban bibliotekon kaj la Esperanto-Centron. La interesa taga programo finiĝis per komuna vespermanĝo kun Esperanto-amikoj.

 

(el esperanto-urbo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments