El Popola Ĉinio>头条新闻>

Majesta pejzaĝo de la islanda gejsero

| 2015-01-13
Bookmark and Share

 

 

 

    Oni ĉiam nomas Islandon "la lando de glacio kaj fajro". Vatnajokull, la plej granda glaĉero en la lando, havas gejseron, kiu kreas majestan pejzaĝon. En la fotoj faritaj de franca fotisto Alban Henderyckx, oni vidas la ŝprucadon de la gejsero kun fantaziaj vidaĵoj, kvazaŭ la sceno estus fotita en alia planedo.

 

    Vatnajokull havas grandan krateron nomatan Grimsvoetn, kiu havas lagon kun varma akvo profunda je 488 metroj. La lago estas kovrata de glacio kun 200-metra dikeco, sed la varmeco malsupre en la lago degeligas ĝin parte. Puŝate de granda forto de la vulkano, la degeligita glacio fariĝas varma akvo kaj ŝpruĉas el la fendo sur la glacio. Jen la estiĝo de la gejsero.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments