El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Juneco", granda gajninto de la premio Ora Globo

| 2015-01-13
Bookmark and Share


En la ceremonio de la 72a Premio de Ora Globo

 


Richard Linklater

 

    La 12an de januaro en Los-Anĝeleso okazis ceremonio de la 72a Premio de Ora Globo. La filmo "Juneco" gajnis la premiojn por la plej bona filmo, la plej bona reĝisoro kaj la plej bona neĉefa aktorino. Ĝi fariĝis granda gajninto de la premio. La rusa filmo "Levjatano" ricevis la premion por la plej bona fremdlingva filmo.

 

    La produkto de la filmo "Juneco" reĝisorita de usonano Richard Linklater daŭris 12 jarojn. Ĝi priskribas knabon de la aĝo de 6 jaroj ĝis 18 jaroj. La gazeto "Epoko" laŭdis la filmon, ke ĝi estas kortuŝa epopeo de ordinara vivo, ĉar ĝi notas torentojn en banalaĵoj kaj ĉirkaŭpremas ĉiujn ignoritajn momentojn en la vivo.

 

    La premio fondita en la jaro 1943 estas unu el la plej gravaj premioj en la filma kaj televida rondo de Usono. La gajnintoj ĉiujare estas deciditaj per voĉdono de Asocio de Fremdlandaj Ĵurnalistoj de Holivudo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments