El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Estraranoj de TEJO disdonos kondomojn

| 2015-01-13
Bookmark and Share

    La komitato de TEJO dum sia ĵusa kunveno en Germanio decidis, ke estraranoj de la asocio dum junularaj renkontiĝoj disdonu al ĉiuj TEJO-membroj "kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano 'TEJO protektas vin'". La prezidanto de la asocio ne ĉeestis la kunsidon, kiun gvidis la vicprezidanto, Michael Boris Mandirola, kaj la decido poste vekis iom da kritiko en la komitata retlisto.

 

    La komitato de TEJO kunvenis jarŝanĝe en Germanio, dum la Junulara Esperanto-Semajno, komune aranĝita de Germana Esperanto-Junularo kaj Pola Esperanto-Junularo. La nekutiman proponon pri disdonado de kondomoj faris Germana Esperanto-Junularo kaj Nederlanda Esperanto-Junularo. La jena teksto estis aprobita post voĉdono:

 

    La komitato de TEJO, kunveninta dum JES 2014/15 en Weißwasser, Germanujo, taskas al la estraro disponigi al ĉiuj TEJO-membroj, kiuj ĉeestas en Esperanta junulara renkontiĝo kun almenaŭ unu TEJO-estrarano, sufiĉajn kaj bonkvalitajn kondomojn en diversaj mezuroj kaj tipoj, kun slogano "TEJO protektas vin" aŭ io simila.

 

    Ankoraŭ ne estis dissendita la protokolo de la kunsido, sed en la komitata retpoŝta diskutejo jam aperis la unuaj protestoj pri la decido. Inter la unuaj reagis Tobiasz Kubisiowski, reprezentanto de Pola Esperanto-Junularo.

 

    -- Mi ŝatus emfazi, ke daŭre mi kontraŭas la proponon (aŭ eĉ rezolucion, ĝi ja estis akceptita). Tial mi volus, ke ni aldonu al ĝi "se tio estus finance profita por TEJO aŭ almenaŭ ne monperda" aŭ entute nuligu ĝin. Kion pensas pri tio aliaj komitatanoj?

 

    Albert Garrido el Filipinoj respondis, ke TEJO laŭ lia opinio ne elspezu eĉ unu eŭron por la kondoma projekto.

 

    -- Fakte, tia afero devus esti propra iniciato kaj respondeco de ĉiu paro, kiu dum TEJO-aranĝoj planas fari tion, en kio funkcias kondomoj, ne de nia Organizo!

 

    Li aldonis, ke la decido ĝenerale ne estas akceptebla en ĉiuj kulturoj, kaj postulis retan voĉdonadon pri la afero.

 

    Reagis ankaŭ Marek Blahuš, kiu deklaris sin kontenta, ke li ne plu estas komitatano de TEJO, ĉar li ne devas honti, kaj alvokis al nuligo de la kondoma decido:

 

    -- Se la celo estas alvoki atenton, tio kredeble funkcios – mi jam imagas la skandalan artikolon en Libera Folio – sed ĉu ne je la naŭziĝo de konsiderinda parto de la publiko kaj perdo de fido je TEJO ĉe alia ĝia parto (kiu tiel fine konvinkiĝos, ke la TEJO-agantoj vere ne plu interesiĝas pri la formortaĉinta grava parto de la Esperanto-movado kiu estas Pasporta Servo, ĉar ili ŝajne ne interesiĝas pri pli ol sia propra volupto). Grava parto de la ekstera fido (kaj mono) al TEJO estis ĉiam la TEJO-patronoj kaj aliaj movadanoj, kiuj vidis en TEJO la estontecon de la Esperanto-movado. Ĉu ili plu pagos siajn patronajn kotizojn konstatante, ke ili apenaŭ uziĝas por Esperanto-rilataj celoj?

 

    La decido surprizis la prezidanton de TEJO, Łukasz Żebrowski, kiu mem ne povis partopreni la kunsidon.

 

    -- Malfacilas al mi esprimi opinion, ĉar mi ne ĉeestis la kunsidon kaj do same kiel aliaj neĉeestintaj komitatanoj, nun atendas pli detalajn informojn. Konante sole la decidojn alprenitajn mi ne vidas logikon subteni samtempe liveradon de kondomoj kaj tranĉadon de buĝeto. Ankaŭ mi ne scias ĉu oni traktis la interkulturan flankon de la afero. Certe mi bedaŭras ke jen aperas pliaj aferoj, kiuj estis traktitaj dum la kunsidio malgraŭ ke ili ne estis en la tagordo, ne estis iel ajn antaŭanoncitaj kaj ŝajne estis neniu kialo por trakti tion en tiom malgranda eŭropeca grupo anstataŭ plenkomitate en la retlisto.

 

    La komitatan kunsidon dum Junulara Esperanto-Semajno partoprenis 25 el la 46 komitatanoj de TEJO. La kunveno estis decidopova, ĉar ĉeestis pli ol triono el la komitatanoj. Tamen ĝiaj decidoj povas esti ŝanĝitaj per reta voĉdono.

 

    Dum la sama kunsido estis farita ankaŭ alia decido, kiu poste kaŭzis debaton: la 31-an de decembro estis sen antaŭa reta diskuto elektitaj du novaj komitatanoj C, kiuj en la sekva tago ne plu estus elekteblaj, ĉar ili jam transpasis la aĝolimon, kaj ekde la jarŝanĝo ne plu povas esti membroj de TEJO.

 

    Albert Garrido en la komitata retlisto petis retan voĉdonadon pri la elekto de la novaj komitatanoj, sed la ĉeestantaj komitatanoj decidis ignori la peton, kaj tamen en la lasta ebla momento komitatanigi du pli frue ne anoncitajn kandidatojn.

 

    Laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, la decido estas valida, ĉar la kunsidantaj komitatoj ne bezonas akcepti postulon de reta voĉdonado.

 

    -- Miakomprene la plendo de Albert ne rilatas al valideco de la decido, ĉar ja ĉio okazis konforme al la Regularo kaj Reglamentoj, sed pli al la stilo, en kiu la neĉeestantaj komitatanoj ne vere havis eblecon partopreni en grava decido de TEJO, kiu tute bone povus esti farita pli frue, nek eĉ esprimi sian opinion, ĉar informo pri la kandidatoj venis nur post la voĉdono. Mi esperas, ke ni do ion lernos de ĉi tiu situacio kaj estonte similajn aferojn traktos tiel, ke neniu sentu sin neglektita.

 

    -- Gravas ankaŭ ne forgesi en ĉi ĉio, ke sendepende de la maniero en kiu okazis la elekto, ambaŭ kandidatoj, Judith Meyer kaj Olga Ŝilajeva, estas tre bonaj aktivuloj, kiuj certe valore kontribuos al la laboro de la komitato. Tial mi pensas, ke je la fino la tuta afero rolos pozitive kaj plibonige por la agado de TEJO.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments