Fermiĝis la ekspozicio de Antikvaj Objektoj sur la Silka Vojo
La 4an de januaro en la Nacia Muzeo en Pekino fermiĝis la ekspozicio de Antikvaj Objektoj sur la Silka Vojo.
La ekspozicio montris 490 trezorojn el 16 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de la tuta lando. Ĝi prenis antikvajn kulturajn interŝanĝojn inter la Oriento kaj la Okcidento kiel la ĉefan fadenon, kaj estis dividitaj en ses partojn "fruaj interŝanĝoj de ora stepa kaj Ĉinio", "okcidentaj regionoj regataj de Han-dinastio kaj la trafiko sur la Silka Vojo", "invado de etnaj minoritatoj al la centra Ĉinio kaj iliaj vivmanieroj", "diversaj religiaj artoj", "inkluziva kulturo de Tang-dinastio" kaj "vel-ombroj en ondoj". Temis pri homoj kaj pejzaĝoj, komercaj kaj kulturaj interŝanĝoj sur la Silka Vojo.
La ekspozicio akceptis 200 milojn da vizitantoj de post la malfermo al la publiko.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat