Kunveno de Tianjin-a Esperanto-asocio
Nove elektita prezidanto de la sepa konsilio Luan Huiqin
Membroj de Tianjin-a Esperanto-Asocio
La 21an de decembro 2014 en la Tianjin-a Federacio de Socisciencaj Rondoj okazis la kunveno de la Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA). Pli ol 50 ĝiaj membroj ĉeestis la kunvenon preziditan de la ĝenerala sekretario Cao Baozhu. Prezidanto de la sesa konsilio de TEA Han Zuwu retrorigardis la laborojn de la konsilio en organiza konstruado, Esperanto-disvastigo, agadoj, trejnado de la nova forto, apliko de Esperanto, neregistara diplomatio, akademaj interŝanĝoj ktp. La kunveno akceptis la raportojn pri laboro, financo, kontrolo kaj asocia regularo de la sesa konsilio, kaj elektis la novan konsilion. Nove elektita prezidanto de la sepa konsilio Luan Huiqin faris parolon.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat