Li Keqiang atestis la unuan monon pruntedonitan de la unua interreta banko de Ĉinio
Li Keqiang en Webank
Li Keqiang en Webank
La 4-an de januaro ĉina ĉefministro Li Keqiang inspektis Webank en Qianhai de Shenzhen, la unuan interretan bankon de Ĉinio. En la banko Li Keqiang alklakis la klavon "eniri" de la komputilo. Sekve de tio Xu Jun, ŝoforo de ŝarĝaŭto, prunteprenis monon je 35 mil juanoj. Ĝi estas la unua mono pruntedonita de la banko kiel la unua privata interreta banko en Ĉinio. La banko ne havas filiojn nek servtablojn. Ĝi pruntedonos monon al depruntantoj per la teknologio de distingo de homvizaĝo kaj per taksado de kredito nebezonante garantion de iliaj posedaĵoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat