La Xiamen-a Internacia Maratono en 2015
Je la 8-a horo de la 3-a de januaro komenciĝis la Xiamen-a Internacia Maratono en 2015. Post intensa konkurado kenja sportisto Moses Mosop gajnis ĉampionecon de la vira plenmaratono per la rezulto de 2 horoj kaj 6 minutoj kaj 19 sekundoj kaj etiopia Mare Dibaba -- ĉampionecon de la virina plenmaratono per la rezulto de 2 horoj kaj 19 minutoj kaj 52 sekundoj.
La 1-a Xiamen-a Internacia Maratono okazis en la jaro 2003. Post tio ĝi estis okazigita ĉiu-jare. La ĉi-foja maratono kun la temo "Bela Xiamen, Sana Vivo" allogis 43 064 partoprenantojn el 53 landoj kaj regionoj, inter kiuj 23 675 partoprenis en plenmaratono kaj 19 389 en duonmaratono.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat