Dubai faras oran ĉenon plej longan en la mondo
La ora ĉeno dum farado
Laŭ raporto, por festi la 20-an Aĉet-Festivalon de Dubai iu kompanio de oraĵoj en la urbo Dubai de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj faras oran ĉenon kun longeco de 5 kilometroj. La kompanio dungis pli ol 70 laboristojn, kiuj laboradis por pli ol 10 horoj ĉiutage dum 40 tagoj. Ili unue faris multajn orĉenojn kaj poste kunligis ilin en grandegan orĉenon.
Laŭ plano la kompanio montros la oran ĉenon en la 5-a de januaro kaj poste ĝi estos tranĉita en multajn manĉenojn kaj kolĉenojn por vendi.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments