La de NASA fotita granda "koron-truo" en la suda poluso de la suno
La granda "koron-truo" en la suda poluso de la suno
Laŭ informo el la retejo de la Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono (NASA) en la 3-a de januaro, en la komenco de la novjaro NASA fotis misteran fenomenon en la suno -- granda peco da "nigra truo" aperis en ĝia suda poluso. La "nigra truo" kovris preskaŭ kvaronon de la suno.
Sciencistoj diris, ke la peco da "nigra truo" estas granda koron-truo kaj ĝi troviĝas en malhela kaj maldensa regiono de la koron-tavolo de la suno. Sub la brilado de ultraviola lumo ĝi ŝajnis esti malhela kvazaŭ nigra senfundaĵo en la suno.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments