El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

En Ho-Chi-Minh okazis la 33-a KS

| 2014-12-30
Bookmark and Share

 

 

 

 

 

 

 

 

 

    De la 26-a ĝis la 28-a de decembro la 33-a Komuna Seminario inter Aziaj Junularoj (KS) okazis en la urbo Ho-Chi-Minh, Vjetnamio. La temo de la seminario estis: "Kunlaboro inter aziaj junuloj".

 

    En la ĉi-jara KS partoprenis 50 personoj el 7 landoj (Vjetnamio, Ĉinio, Koreio, Japanio, Indonezio, Hispanio kaj Usono).

 

    Atentinde, ke ĉi-jare antaŭ KS oni okazigis konkurson por aziaj junuloj partopreni la aranĝon per financa subvencio, kiu kovru parton de la vojaĝ-kosto, la loĝado kaj la partoprenkotizo. Ĝi povis okazi dank' al la financa apogo de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA.

 

    La konkurson partoprenis 8 kandidatoj el 4 landoj, kaj sukcesis ricevi subvencion du junuloj el Indonezio: Reza Pahlevi kaj Yani K. Wulandari.

 

    *Ĉiuj fotoj estas liveritaj de Nepo Nguyen.

 

(Redaktoro: USUI Hiroyuki)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments