Pli ol 5 mil kilogramoj da fiŝoj kaptitaj en la glaci-urbo Harbino
Fiŝoj verŝataj en reton
Diversaj fiŝoj montriĝantaj el akvo
En tradicia vesto fiŝisto en montro de grandaj fiŝoj rikoltitaj
La 28-an de decembro en la internacia hokfiŝejo de la lago Changling inaŭguriĝis la 1-a Vintra Fiŝkapta kaj Turisma Festivalo de la Distrikto Daoli de la Glaci-urbo Harbino. Sub la kuna penado de fiŝistoj kaj traktoro la fiŝreto kun longeco de 500 metroj estis malrapide eltirita el la glacio kaj sekve de tio montriĝis pli ol 5 mil kilogramoj da fiŝoj, inter kiuj estas arĝentaj karpoj, herbovoraj karpoj, karpoj, karasoj kaj alburnoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat