Ĉarma nebulprujno en Guizhou, sudokcidenta Ĉinio
La 28-an de decembro nebulprujno kovris la pinton de la monto Leigong en la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. La monto situas en la samnoma ŝtat-nivela naturparko, kaj ĝia ĉefa pinto havas la altecon de 2 178 metroj super la marnivelo. Nebulprujno plene kovris la arbojn ĉe la du flankoj de la vojo kuranta al la montpinto.
La pejzaĝo kovrata de nebulprujno estas nemalofta en norda Ĉinio, sed en kelkaj regionoj kun sufiĉe granda alteco en la suda parto de la lando, ekzemple sur la montoj de Guizhou, povas aperi tia pitoresko (iam eĉ glacia pluvo) kaŭzita de frosto kaj humido.
Redaktoro : Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat