El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis la 37-a Jara Kongreso de PakEsA

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

    La 37-a Jara Kongreso de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) okazis inter la 27-a kaj 28-a de decembro 2014, en la urbo Multan.

 

    En la unua tago okazis estrara kunsido de PakEsA, kiu komenciĝis per la recitado el la Nobla Kuraano. Sub la prezido de s-ro Tariq Umar Chauhdry oni raportis pri la agadoj en jenaj urboj: Multan, Lahore, Kasur, Leki Mervat, Karachi, Khanewal, Fort Abbas kaj Bahawalpur.

 

    Tion sekvis informa seminario pri Esperanto, en kiu oni prelegis pri la Esperanto-movado en Pakistano. 22 personoj ĉeestis ĝin.

 

    Oni aranĝis ankaŭ marŝon por la monda paco, por amo, amikeco kaj frateco. Partoprenis ĝin ankaŭ membroj de ne-esperantaj organizaĵoj. La partoprenantoj de la marŝo portis esperantajn flagojn kaj simile.

 

    Ekster la gazetara klubo de Multan de kie ekiris la marŝo, okazis ekspozicio de esperantaj libroj.

 

    Oni aranĝis esperantan kurson en la Publika Lernejo Marya, en kiu 20 gestudentoj eklernis Esperanton.

 

    Poste okazis la elektado de la estraro de PakEsA por la venontaj du jaroj (2015-2016).

 

    En la dua tago oni faris la planon por la jaro 2015 kaj aliajn decidojn. La detaloj pri la plano kaj la decidoj legeblas ĉi-sube.

 

    La nomlisto de la nova estraro de PakEsA

 

    Prezidanto:

    s-ro Shabbir Ahmad Sial (Lahore)

    Ĉef-vic-prezidanto:

    s-ro Prof. Rahim Shah Khan (Lahore)

    Vic-prezidantoj:

    s-ro Hamid Saleem Minhas (provinco Punjab )

    s-ro Nasir Zulfiqar (provinco Sind)

    s-ro Feroz Asar Shah Gilani (provinco K.P.K.)

    s-ro Abid Ali Kaimkhani (provinco Blochistan)

    s-ro Muhammad Ali (Azad Kashmir)

    Ĝenerala Sekretario:

    s-ro Abdul Qaddoos Shafqat (Multan)

    Sub-sekretario:

    s-ro Habib ur Rahman Khawaja (Multan)

    Informa Sekretario:

    s-ro Muhammad Altaf Rauf (Lahore)

    Financa Sekretario:

    s-ro Ishfaq Ahmad Bhutta (Multan)

    Redaktoro de Facila Esperanto:

    s-ro Tariq Umar Chauhdry (Multan)

    Prezidanto de PEJO:

    s-ro Irfan Mehdi (Lahore)

    Ĝenerala Sekretario de PEJO:

    s-ro Jahanzaib Tariq (Multan)

 

    Plano por la jaro 2015 kaj aliaj decidoj

 

    Plano por 2015:

    - La unua kunsido de la estraro de PakEsA okazos en la 21-a de februaro 2015 en Multan. Samtempe oni okazigos kunsidon por la tago de la gepatra lingvo.

    - La 26-an de februaro 2015 oni okazigos en la urbo Lahore seminarion memore al s-ro Allama Muztar Abbasi, la fondinto de PakEsA, kiu forpasis en 2004.

    - "La 1-a Internacia Kongreso de Esperanto" okazos la 28-an kaj la 30-an de aŭgusto 2015, en la urbo Murree. La dua kunsido de la estraro ankaŭ okazos samtempe.

    - La 38-a Jara Kongreso kaj la tria estrarkunsido okazos en la 25-a kaj 26-a de decembro 2015, en la urbo Lahore.

   

    Aliaj decidoj:

    -Oni elektis s-ron Tariq Umar Chauhdry kiel KAEM-ano el Pakistano.

    -Oni elektis s-ron Shabbir Ahmad Sial kiel komitatano A de UEA el Pakistano.

    -Oni prezentis la novan oficialan retejon de PakEsA (www.pakesa.org), kiu estas nun preparata. Oni elektis s-ron Muhammad Altaf Rauf kiel honora retejestro. Administros ĝin

efektive s-ro Tariq Umar Chauhdry.

    -PakEsA kunlaboros kun nov-fondita organizaĵo "Esperanto Bonstata Fondaĵo" (Esperanto Welfare Foundation). Kiel ĝia unua prezidanto estis elektita s-ro Raheem Shah Khan.

    -Oni decidis regule okazigi esperanto-kursojn antaŭ, post aŭ dum ĉiiuj aranĝoj de PakEsA.

 

Tariq Umar Chauhdry

(Redaktoro: USUI Hiroyuki)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments