El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Laŭ melodio Yijianmei (branĉo da umefloro)

| 2014-12-29
Bookmark and Share

 

Li Qingzhao (1084~1155)

—Laŭ melodio Yijianmei (branĉo da umefloro)

Aŭtunofridas ruĝlotusoj kaj jad-mato.

Demetis robon mi leĝere,

Eksidas sole sur boato.

Kiu leteron sendas al mi deĉiele?

Sovaĝansera vic' revenas.

En buduar' lunlumo plenas.

0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

Petaloj falas, rojo jen ankoraŭ fluas.

Tamen la sama amsopiro

Nin ambaŭ en du lokoj skuas,

Pro tio mi nenion faras krom suspiro.

De l' brovoj la malĝoj' descendas,

Sed sur la koron reascendas.

0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Sceto)

 

    Li Qingzhao (1084~1155),memtitolita kiel Emerita Klerulo Yi'an,estis lokano de Zhangqiu de Qizhou (en nuna Jinan de Shandong-provinco). Ŝi estis fama poetino en Song-dinastio kaj eminenta reprezentanto de la skolo de delikata versado. Ŝiaj poemoj same kiel ŝia vivo dividiĝis en du partojn. La unuaj poemoj ofte temis pri ŝia senĝena vivo, sed tiuj pli malfruaj pli ofte temis pri la malfeliĉa missorto en sentimentala tono.

 

    Tiu ĉi poemo estis versita de Li Qingzhao al sia edzo Zhao Mingcheng, kiu forveturis nelonge post feliĉa nupto. La ĉefa enhavo de la poemo estis amsopiro pri sia edzo. Poemoj kun tia temo abundis en Song-dinastio. Do la versado tre facile legiĝis rutina. Tamen Li Qingzhao versis senkliŝe kaj tial impresis kun granda influa forto de arto.

 

    La unua strofo komenciĝis per la verso “Aŭtunofridas ruĝlotusoj kaj jad-mato”, kiu skribis pri aŭtuno, kiam velkis ruĝaj lotusoj kaj fridis la mato. Ĝi montris la sezonon—aŭtunon, kolorigis la median atmosferon, tiel reliefigante la malĝojon de la aŭtoro en soleco. Supraĵe la velkado de lotusoj kaj fridiĝo de bambua mato estis banalaj aferoj, tamen ili aludis pri tio, ke la bela junaĝo estas forpasema kaj ke “la mato fridas post foriro de la karulo”.

 

    La dua strofo komenciĝis per la verso “Petaloj falas, rojo jen ankoraŭ fluas”,kiu skribis pri tio, ke malgraŭ via bedaŭro la lotuso velkas kaj la akvo daŭre forfluas orienten. Fakte tie legiĝis duobla senco:“Petaloj falas”,aludis, ke ŝia junaĝo ankaŭ senhelpe velkas kiel la floro;“rojo jen ankoraŭ fluas”,aludis, ke ŝia edzo forvojaĝis malproksimen, same kiel la rojo forfluis. Se ni studas zorgeme, ni facile trovas, ke Li Qingzhao unuflanke bedaŭris pri la velko de sia junaĝo, aliflanke bedaŭris ankaŭ pri la forveturo de sia edzo, kiu ne restis kunĝui kun ŝi la belan tempon, sed lasis ĝin foriĝi vano. Tio estis la kerno de ŝia suspiro kaj ankaŭ konkreta esprimo de ilia vera amo.

 

    La poemo kun freŝa tono, sentemo speciala de virino kaj “senkliŝa” versado donis al ni artan ĝuon.Ĝi estis vere delikata poemo pri disiĝbedaŭro.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments