Laŭ melodio Wangjiangnan
Traduko 1
Li Yu (937~978)
—Laŭ melodio Wangjiangnan
Ho, kiom da ĉagreno,
En lasta nokto pro la sonĝosceno:
Mi faris reviziton al la palaco-ĝardeno.
Torentis veturiloj, drake viglis la ĉevaloj,
La lun' kaj floroj belis en plenpleno.
0=0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ 0=0/ 0=0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Esp-igis Laŭlum. EPĈ 1988-12, p.27)
Traduko 2
Li Yu (937~978)
—Laŭ melodio Sopir-al-Sudo
Ho, kiom da bedaŭroj
en hieraŭa sonĝ-sceno!
Mi kvazaŭ revizitas
al la Imperia ĝardeno.
Torentas kaleŝegoj
viglas drakeska ĉevaltreno.
Floroj kaj luno ĉarmas
konkure kun printempa beno.
0=0/ -0/ =0/
0-0/ =0/ 0=0/
0=0/ -0/ =0/
0-0/ 0=0/ 0=0/
0=0/ -0/ =0/
=0/ 0=0/ -0/ =0/
=0/ 0=0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Eĉino)
Li Yu(937~978),la Posta Reĝo Li de la Suda Tang-regno, komence nomiĝis Li Congjia, kun adoltiĝa nomo Li Chongguang, estis la sesa filo de Li Jing (916 ~ 961). Li Yu regis sian regnon dum 961 ~ 975. En 975 Li Yu fariĝis militkaptito kaj estis titolita kiel Malobea Markizo. La imperiestro Song Taizong de la nova dinastio fine per veneno mortigis Li Yu 42-jaran en la jaro 978. Li Yu lertis pri poezio kaj belestro, ŝatis muzikon kaj havis talenton je kaligrafio, pentroarto, precipe je ci-versado, tial li estis rekonata kiel fama “imperiestro-poeto” kun granda gloro.
Restis ĝis nun 44 ci-oj kaj 16 poemoj versitaj de Li Yu.
La versaĵoj de Li Yu dividiĝis en du periodojn: antaŭ kaj post lia kapitulaco al Song-dinastio. Plejparto el la ci-oj de la unua periodo temis pri luksaj ĝuoj en la palaco; dum tiuj en la dua periodo ofte temis pri la doloro de militkaptito post ruiniĝo de sia regno kaj rememoroj pri la pasintaj bonaj jaroj, saturite en densa emocio.
Post kapitulaco al Song-dinastio, Li Yu dronis en senĉesaj pentoj kaj rememoroj, ke “tagnokte la vizaĝo ĉiam estas plena de larmoj”,tion ofte esprimis liaj ci-oj. Tial tiu ĉi poeco komenciĝis per “Ho, kiom da bedaŭroj”,“Kiom da ” ja signifis tro multe kaj tro profunde. Tio estis la vera animstato de la aŭtoro post fariĝo de militkaptito pro ruiniĝo de sia regno. Li neniel povis liberigi sin de tia sento kaj ekhavis la sonĝon.
Pere de sia spirito la aŭtoro en sonĝo revenis al sia malnova regno, revenis al la ĝoja vivo de malnova tempo. Li revizitis “al la Imperia ĝardeno”,kiel en la malnova funkcio, sed ne kiel nuna militkaptito.
La aŭtoro prezentis al ni la plej prosperan kaj la plej impresivan spektaklon de la ĝardeno: Torentas kaleŝegoj, drake viglas la ĉevaloj. Tre vivece montris al ni la bruon de veturiloj en la Imperia ĝardeno kaj la ĝojon de tieaj ekskursantoj.
La sekva verso “Floroj kaj luno ĉarmas/ konkure kun printempa beno” klare diris pri la tempo kaj objekto de la spektaklo. En varma printempo, fluoj da spektantoj ĝuis florojn kaj la lunon, ĝojplene. Jen estis en la plej bona sezono tra la jaro por ekskursi en la Imperia ĝardeno. Tio simbolis ankaŭ la plej bonan senzorgan prosperan tempon dum la tuta vivo de Li Yu.
Ĝuste tiam la poemo subite finiĝis. Tio signifis, ke la aŭtoro subite vekiĝis el la sonĝo, kiam lia ĝuo atingis klimakson. Ni povis facile imagi, kiom senhelpe dolora la poeto estis.
La aŭtoro verkis negativon per pozitivo, verkis malĝojon per ĝojo, verkis mizeron per plezuro. Inter la paseo kaj nuno estis drasta kontrasto kun profunda signifo, senfine remaĉinda.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat