Novaj vortoj ĉinaj kaj internaciaj en la jaro 2014
La 19-an de decembro okazis en Pekino ceremonio por publikigi la rezulton de elektado de "Ĉinaj Vortoj plej Furoraj en la Jaro 2014" kune aranĝita de la Ŝtata Centro por Kontroli kaj Esplori Lingvojn, la Komerca Presejo kaj la retejo Renmin. Post rekomendo de retumantoj, juĝado de fakuloj kaj voĉdonado de retumantoj dum ĉ. unu monato la rezulto estis publikigita.
Dum la premiodona ceremonio estis publikigitaj ankaŭ la vortoj de la jaro 2014, 10 vortoj furoraj en amaskomunikiloj, 10 novaj vortoj aperintaj en amaskomunikiloj kaj 10 vortoj plej ofte aperintaj en retejoj. La vortoj "leĝo" kaj "kontraŭkorupteco" estis elektitaj kiel vortoj de Ĉinio kaj "malapero" kaj "Malajzia Aviada Kompanio" -- la internaciaj en la jaro 2014.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat