La unua infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio kun soldatinoj
La unua infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio
Infanterianinoj dum trejnado
Matene de la 22-a de decembro en la sidejo de la infanteria brigado de la Jinan-a Militregiono okazis kunveno, en kiu membroj de la unua infanteria packonserva taĉmento de Ĉinio kune faris ĵuron antaŭ la ekveturo. Tio estas la unua fojo por Ĉinio sendi infanterianojn por partopreni en la packonserva agado de UN. Estas rimarkinde, ke inter la infanterianoj estas 13 soldatinoj, kiuj kune kun aliaj viraj soldatoj plenumos patroladon, gardadon, humanisman savadon kaj aliajn packonservajn taskojn. Tio estas la unua fojo por infanterianinoj de Ĉinio plenumi packonservan taskon eksterlande.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat