El Popola Ĉinio>头条新闻>

Membroj de la klano Jian kultas sian praulojn en Fujian

| 2014-12-23
Bookmark and Share


Kunmanĝo de la samklanaj membroj

 

    La 20-an de decembro pli ol 500 membroj de la klano Jian venis al la antikva urbeto Yunshuiyao de la provinco Fujian en suda Ĉinio, por retrovi sian radikon -- kulti la praulojn de sia klano. Inter ili estas pli ol 120 samklanaj membroj venintaj el la provinco Taiwan de Ĉinio. La samklanaj membroj el la alia bordo de la Taiwan-a markolo estis varme bonvenigitaj de la lokaj samklananoj.

 

    Pro tio, ke ĉi-jare oni finis la defojan riparadon de la praula templo de la klano Jian post 90-jara intervalo, la ĉi-foja ofero fariĝis pli granda ol kutime. La samklanaj membroj, kiuj havas la familian nomon Jian, okazigis la kultan kaj oferdonan ceremonion laŭ la lokaj kutimoj por kune memori siajn praulojn. La templo estas konstruita en la jaro 1431 kaj multfoje riparita en la sekvaj jarcentoj. Ĝiaj konstruaĵoj kovras la areon de 510 kvadrataj metroj kaj ĝia tereno larĝas je 2 600 kvadrataj metroj. La ŝtonaj materialoj de la konstruaĵoj en la templo kaj iliaj lignaj traboj estas ornamitaj per delikataj gravuraĵoj, kaj la ĉambroj per kolorriĉaj pentraĵoj. Ili konservas ĝis nun la historian kaj artan valoron de la dinastio Qing (1644-1911).

 


Samklanaj membroj venintaj el Taiwan kultas siajn praulojn.

 

    Nun en Taiwan estas pli ol 200 mil membroj de la klano Jian. La rektaj aer-navigado, mar-navigado kaj poŝta servo inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo multe faciligis la interkomunikadon de la samklanaj membroj, kaj ĉiujare ili revenas al la ĉeftero por fari kultadon.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments