El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Shandong okazis amuzaj "olimpikoj" de nigraj porkoj

| 2014-12-22
Bookmark and Share

    La 20-an de decembro okazis amuzaj "olimpikoj" de nigraj porkoj en la vilaĝo Shijialing de la provinco Shandong, orienta Ĉinio. En tiu ĉi "olimpiado" de porkoj estis konkursoj pri kurado kaj ĉartirado fare de tiuj bestoj kaj terplugado fare de flavaj bovoj, kaj la allogitaj centoj da vilaĝanoj kaj urbanoj povis senpage gustumi porkaĵon. En gaja etoso oni dividis la ĝojon de laboremaj vilaĝanoj dum la riĉiĝo kaj prospero spektante amuzajn "sportojn", spertante la kamparan vivon kaj ĝuante bongustajn porkaĵojn.

 


Nigraj porketoj sin pafas al la celo. 

 


Porkopatrino tiras siajn idojn kuŝantajn en la ĉareto.  

 

    Estis raportite, ke la "olimpikoj" estas organizitaj de la loka porkobredisto Miao Xiqiang. Li tion faris kun la celo disvastigi inter vilaĝanoj sciojn pri kulturado de nigraj porkoj, helpi vilaĝanojn plivastigi la merkaton kaj riĉiĝi per porkobredado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments