"Ve, kie estas mia duontropika Taipei?" - Vojaĝo en Taiwan (II)
de USUI Hiroyuki
En novembro en Pekino jam komencis fariĝi malvarme. Pro tio antaŭ la forveturo mi devis rompi al mi la kapon kiajn vestaĵojn mi kunportu al Taiwan. "La vestaĵoj kiujn mi nun portas en Pekino, certe estos tro varmaj en Taipei," mi pensis.
Do en la pekina flughaveno mi iris al necesejo por ŝanĝi miajn vestojn. Efektive, kiam nia aviadilo atingis la flughavenon Taoyuan, unu el la du flughavenoj por Taipei, mi sentis, ke mi ja alvenis al duontropika regiono.
Almenaŭ bugenviloj memorigas, ke Taipei apartenas al la duontropika klimat-zono... |
Poste tamen montriĝis, ke en Taipei estas pli malvarme ol mi atendis. Ofte mankis la suno. La ĉielo estis kutime kovrata de nuboj, kvankam dum nia restado bonŝance ne multe pluvis.
"Kie estas mia duontropika paradizo?," mi veis, sed laŭdire la vetero en Taipei kutime estas tia. Kio ĉefe frapis min kiel karakterizaĵo duontropika estas, ke malgraŭ tio en metroo aŭ en buso funkciis klimatizilo.
Afablo pro duontropikeco aŭ lingva bunto?
Mi tamen trovis, ke homoj en Taiwan estas mildaj kaj afablaj. Jen verŝajne plia karakterizaĵo duontropika. Dank' al tio mi eĉ sentis, ke mia ĉina lingvo de la balbuta speco pli bone funkcias en Taipei ol en Pekino.
Tio eble ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto, ke eĉ Taipei ne estas tiom grandega urbo. Ĝi havas nur du milionojn da loĝantoj. Komparu tion kun tiu de Pekino, kiu havas 20 milionojn da loĝantoj.
"Kie estas nia kajo?" |
Supozeble homoj povas senti pli malstreĉitaj en Taipei ol en Pekino, kaj des pli en pli malgrandaj urboj en Taiwan. Tia malstreĉiĝo helpas vin esti pli afabla, ĉu ne?
Ni ankaŭ ne devus forgesi, ke oni estas komprenema pri lingvaj diferencoj en Taiwan, ĉar multaj homoj tie estas plurlingvaj. Estas parolataj la norma ĉina, la minnana, la hakaa kaj eĉ lingvoj de la indiĝenoj.
Eĉ en la publikaj transportiloj aŭdiĝas anoncoj en tiuj pluraj lingvoj. En Pekino io tia ne okazas. Al Pekino venas homoj de diversaj partoj de Ĉinio, ili parolas diversajn dialektojn de la ĉina aŭ eĉ aliajn lingvojn, sed en la ĉefurbo almenaŭ publike oni uzas nur la norman ĉinan.
La avantaĝo de vagado sen ĉiĉerono
En Taipei mia edzino kaj mi estis plej ofte solaj. La avantaĝo de tio estis, ke ni povis iom aventuri kaj tio helpis nin pli bone ekkoni la urbon kaj ĝiajn loĝantojn.
Se ni estas sub la protekto de ĉiĉerono aŭ eĉ de esperantistoj, ĉio iras glate sed samtempe povas okazi, ke ni perdas ŝancon rekte kontakti lokajn loĝantojn, ekzemple demandante vojon.
Memzorgado de la itinero povas alporti neatenditan bonŝancon. Foje mia edzino proponis, ke ni vizitu la Universitaton de Taiwan. Ni esploris mapon kaj trovis, ke ni povos iri piede, kaj komencis ekiri aŭ fakte ekvagi. Kaj jen ni trafis interesan, ŝajne japanstilan domon. Temis pri ŝika te-trinkejo.
Domo de la Visterio |
Ni ripozas en la teejo. |
Enirinte la te-trinkejon, ni eksciis, ke la domo estas nomata Zitenglu aŭ la Domo de la Visterio kaj estis konstruita de japanoj en 1920, kiam Taiwan estis japana kolonio. Siatempe tie loĝis japanaj mar-armeanoj.
Post la milito la domo fariĝis posedaĵo de altranga dogan-oficisto, kiu kutimis tie renkontiĝi kun intelektuloj por ĝui liberan diskutadon malgraŭ la tiam reganta sieĝostato. En la 1980-aj jaroj la domo fariĝis la unua te-trinkejo dediĉita al kulturo kaj artoj en Taiwan.
Nun ni komprenis, kial en tiu domo oni aŭdigas muzikon de kotoo, japana tradicia muzikilo. Ni certe ne trafus tiun teejon, se nia tagordo estus ĝis detaletoj finplanita de diligenta ĉiĉerona moŝto.
Aliaj specifaĵoj de Taipei
Estis surprizo por mi trovi, ke en Taiwan oni multe uzas skoterojn kaj motorciklojn. En Pekino, kie antaŭ kelkdek jaroj reĝis bicikloj, nuntempe svarmas aŭtomobiloj, sed ne tiom da skoteroj aŭ motorcikloj.
Vidante nombron da motorciklantoj sur la stratoj de Taipei, mi tuj pensis ekzemple pri Vjetnamio. Mi ne scias, ĉu la duontropika klimato iel respondecas pri la svarmo de tiaj veturiloj aŭ ne.
Pli poste vizitante la pli sudan urbon Pingtung mi mem plurfoje veturos per skotero, sed nur sidante malantaŭ veturiganto.
Trupo de motorciklantoj |
Jen vespermanĝo en iu tago |
Antaŭ la forveturo multaj diris al mi, ke en Taiwan estas multe da bongustaj manĝaĵoj. Nu jes, estis multe da bongustaj frandaĵoj sed kaj mia edzino kaj mi volus havi iom pli da pikeco en la pladoj...
Mia edzino rimarkigis, ke oni ŝajne multe uzas sukeron por prepari pladojn en Taiwan simile kiel en Japanio. Do la manĝaĵoj devas plaĉi al ordinaraj japanoj.
Renkontiĝo kun esperantistoj
Dum nia 4-taga restado en Taipei ni ankaŭ renkontiĝis kun esperantistoj. Ni renkontis Benjamenon Irwin, kanada esperantisto, kiu loĝas en Taipei jam de pli ol du jaroj.
Benjameno diris, ke li nun instruas Esperanton al naŭ personoj, sed bedaŭrinde ni ne povis renkonti ilin.
Mi kaj Benjameno |
Kun Shi Guang (la unua de desktre) kaj liaj familianoj |
Alian tagon ni renkontiĝis, ne kun esperantisto loĝanta en Taiwan sed kun iuj, kiuj venis el la ĉina ĉeftero. Fakte mia kolego Shi Guang, ĝuste kiel mi, utiligis la APEK-feriojn por viziti Taiwan kune kun siaj edzino kaj 13-monata filino!
Shi Guang kaj liaj familianoj alvenis al Taipei en la antaŭlasta tago de nia restado, la 8-an de novembro. Do tiu-vespere ni renkontiĝis kaj interŝanĝis informojn pri Taipei.
En la sekva tago, posttagmeze mi sendis mian edzinon al la flughaveno. Kaj jen komenciĝis alia aventuro, nun por mi sola, direkti min al la suda parto de Taiwan. Ĉu tie atendos min la duontropika paradizo?