Ĉinaj scienc-esploristoj ekveturis al kontinent-interno de Antarktio
La scienc-esploristoj ekveturantaj
Antaŭ la ekveturo
La 15-an de decembro la kontinent-interna taĉmento de la 31-a scienca ekspedicio de Ĉinio en Antarktio ekveturis al Kunlun-stacio de Ĉinio, kiu troviĝas en glacikupolo A, kulmino de la kontinent-interna glacikrusto en Antarktio, je pli ol mil kilometroj fore de Zhongshan-stacio.
Dum la venontaj du monatoj 33 scienc-esploristoj faros surglacian boradon, astronomian observadon kaj aliajn sciencajn esploradojn en malbona vetero, simplaj kaj krudaj vivkondiĉoj. Laŭ la plano ili revenos al Zhongshan-stacio en la 15-a de februaro 2015.
Redaktoro: Niu Xueqin
No Comments