El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Chenzhou-a E-Asocio en Zamenhofa Tago

| 2014-12-16
Bookmark and Share

Teksto kaj foto de Hejmondo (Xie Renyi)

 

 

    La 14-an de decembro la Chenzhou-a E-Asocio okazigis aktivadon por disvastigi Esperanton al la publiko. En la aktivado partoprenis membroj de la asocioj kaj E-kursaj lernantoj de la Unua Mezlernejo, la Dua Mezlernejo, la Naŭa Mezlernejo de la urbo, kaj lernantoj de la elementaj lernejoj Yongquan kaj Fuxiao. La aktivado altiris al si atenton de pasantoj, ili kun plena intereso rigardis la afiŝtabulojn kaj faris demandojn pri nia lingvo. La membroj de la asocio disdonis al ili materialojn pri la lingvo. La asocio planis, ke estonte ili disvastigos Esperanton al lernejoj de la urbo por ke pli da lernantoj eksciu kaj lernu Esperanton.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments