El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sendu poŝtaĵojn sur la lunon

| 2014-12-16
Bookmark and Share


Sendu memoraĵojn sur la lunon por konservo

 

    La Usona Kompanio pri Spacorobota Teknologio funkciigis la servon "Lun-poŝto". Per la servo oni povas sendi sur la lunon memoraĵojn pri diplomiĝo, geedziĝo, naskiĝtago kaj pri aliaj. La pago por unu poŝtaĵo estas inter 460 usonaj dolaroj kaj 26 mil usonaj dolaroj (ĉ. inter 2 846 juanoj kaj 161 mil juanoj) laŭ ĝia grandeco.

 

    Nun la kompanio jam komencis akcepti mendon de poŝtaĵoj kaj laŭplane ĝi sendos la unuajn "poŝtaĵojn" dum la venontaj du jaroj. La kompanio estas unu el la kunlaboraj partneroj de la projekto "transporto de varoj sur la lunon kaj mola surluniĝo" farita de la Nacia Aernaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono. La kompanio diris, ke la celo de la "Lun-poŝto" estas kolekti monon por la plano pri transporto de varoj sur la lunon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments