Fermiĝis la lima konferenco pri klimata ŝanĝo

| 2014-12-15
Bookmark and Share

 

    La 14an de decembro fermiĝis la lima konferenco pri klimata ŝanĝo post prokrasto je pli ol 30 horoj. La konferenco akiris kvin evidentajn fruktojn: en la rezolucio detaligo de ĉiuj antaŭvidaj elementoj por la nova interkonsento pri klimata ŝanĝo en la jaro 2015; difino la bazaj konoj pri la principo de komunaj, tamen distingaj respondecoj; certigo de informoj pri ŝtataj memvolaj kontribuoj en la respondo al klimata ŝanĝo en la periodo post la jaro 2020; aranĝo por efektivigo de la Balia Vojmapo en la periodo antaŭ la jaro 2020; jam pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj da mondonaco por la verda klimata fonduso.

 

    Xie Zhenhua, ĉefo de la ĉina delegacio por la konferenco kaj ĝenerala vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke post klopodoj de la konferenca prezidanto kaj ĉiuj partioj la konferenco adoptis ĝenerale ekvilibran rezolucion. La rezolucio ne estas tute ĝojiga, tamen ĝi fundamente kontentigas iujn postulojn de la evoluantaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments