Pacifika Alianco publikigis komunan deklaron pri klimata ŝanĝo

| 2014-12-12
Bookmark and Share

 

    La 10an de decembro Pacifika Alianco de Meksiko, Kolombio, Peruo kaj Ĉilio publikigis komunan deklaron pri respondo al klimata ŝanĝo. Ili promesis siajn proprajn klopodojn por pritrakto de klimata ŝanĝo, kaj samtempe urĝis evoluintajn landojn efektive plenumi siajn devojn liveri teknikajn kaj financajn subtenojn al evoluantaj landoj.

 

    La deklaro diras: "Ni rekonas, ke klimata ŝanĝo estas unu el la plej grandaj mondaj defioj, kio postulas ĉiujn partiojn preni konkretajn agojn. Ni promesas nian strebon laŭ la principo de respondecoj komunaj tamen distingaj. Ni ellaboros novajn politikojn pri moderigo kaj akomodiĝo, adoptos konvenajn rimedojn kaj agadojn, kaj samtempe certigos ekonomian kreskon, socian harmonion kaj eliminon de malriĉecon en respondo al klimata ŝanĝo."

 

    La Pacifika Alianco estis fondita en junio 2012, kaj Ĉinio fariĝis ĝia observanto-lando en la jaro 2013.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments