Forumo pri malalt-karbonaj urboj en Limo

| 2014-12-12
Bookmark and Share


Xie Zhenhua 

 

    La 10an de decembro ĉe "ĉina angulo" en la lima konferenco pri klimata ŝanĝo okazis tem-forumo "estonteco de verdaj kaj malmult-karbonaj urboj" kun ĉeesto de ĉinaj kaj eksterlandaj entreprenistoj kaj renomaj internaciaj fakuloj kiuj diskutas pri defioj kaj ŝancoj de malmult-karbona disvolviĝo de urboj.

 

    Xie Zhenhua, ĉefo de la ĉina delegacio por la konferenco kaj ĝenerala vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, konigis la penadon de Ĉinio pri redukto de karbon-emisio dum urbanizado en la lastaj jaroj.

 

    Al Gore, ĉefa fondinto de Alianco por Klimata Protekto kaj eksa usona vicprezidento, konsentis pri la volo de Ĉinio en sia parolo. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono ĵus publikigis la Ĉina-Usonan Komunan Deklaron pri Klimata Ŝanĝo, kio havas gravan signifon por akcelo de tutmonda respondo al klimata ŝanĝo.

 

    D-ro Andrew Steele, prezidanto de la Monda Instituto de Resursoj, laŭdis Ĉinion, Brazilon kaj aliajn landojn, kiuj konstruas rapidbusan trafik-sistemon por mildigi la trafikan ŝtopon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments