Valo de katoj, monto da katoj - Vojaĝo en Taiwan (I)
de USUI Hiroyuki
Eksciinte, ke la registaraj instancoj kaj similaj organizoj en Pekino ferios dum la periodo kiam okazos APEK en la ĉina urbo, mi decidis dum tiu tempo viziti Taiwan.
Ankaŭ mia edzino konsentis veni tien el Japanio dum la unua duono de mia 9-taga restado, kiu daŭris de la 5-a ĝis la 14-a de novembro. Por ni ambaŭ estis la unua fojo viziti la insulan provincon.
Iam kaverno de simioj, nun valo de katoj
Ŝi enketis pri la vizitindaĵoj en kaj ĉirkaŭ Taipei, kaj esprimis sian deziron viziti siaspecan "katvilaĝon" en montara regiono. Mi volonte konsentis pri tio, ĉar ankaŭ mi estas ka(t)marado. La loko kurioze nomiĝas Houtong, laŭnome kaverno de simioj, ne de katoj.
Mia edzino kun kato en la "katvalo" |
Kato sidas sur tegmento, dum en la fono ruino de karboklasifikejo. |
La nomo devenas de la fakto, oni klarigis, ke iam en la pasinteco en proksimaj kavernoj loĝis multe da simioj. Nuntempe la simioj ne plu vivas ĉi tie, sed ja vivas katoj kiuj cetere certe ne ŝatus loĝi en kavernoj.
La vilaĝo kuŝas ĉe valo, kiun verŝajne proksima rivero elkreis dum miloj da jaroj. Do en Esperanto mi volus bapti la lokon per la nomo: "valo de katoj" aŭ pli mallonge "katvalo" aldone al la jam uzita "katvilaĝo".
La 6-an de novembro, ĵaŭde, ni veturis de la stacidomo de Taipei per trajno de la Taiwan-a Fervojo. La katvalo situas laŭ montara fervoja linio, kaj kvankam la idilia etoso de la regiono estas plaĉa, trajnoj ne veturas tiom ofte nek rapide.
Ni bezonis ĉ. 50 minutojn por alveni al la celo. Estis tamen saĝa elekto viziti la katvilaĝon en labortago, ĉar oni diris al ni, ke en semajnfinoj svarmas vizitantoj, kiuj venas rigardi la katojn.
Kat-industrio anstataŭu karbo-industrion
En 1890, kiam oni trovis oron en tiu ĉi regiono, ĉi tien komencis enveni laboristoj. En 1920 ekfunkciis fervoja linio kaj komenciĝis amasa elfosado de karbo. Iam la ĉi-tiea minejo estis la plej granda en la tuta insulo kaj loĝis preskaŭ 6 mil minejaj laboristoj kaj iliaj familianoj.
Ni ne povis veturi per tia bele pentrita trajno. |
En Houtong estas nombro da katkafejoj, kaj plimulto de iliaj posedantoj (iamaj vilaĝanoj ĉi tie) nun frekventas la "katvilaĝon" el Taipei |
La prospera tempo tamen daŭris ĝis la 1970-aj jaroj. Pli poste la karboindustrio fariĝis iom post iom eksmoda, kaj en 1990 oni komplete ĉesigis la produktadon de karboj en Houtong.
Granda parto de la loĝantoj translokiĝis al Taipei kaj la vilaĝo fariĝis pli kaj pli dezerta. Sed restis iom da homoj, precipe maljunuloj, kaj kun ili ankaŭ katoj, ĉar jam dum la karbomineja tempo oni bredis ilin por forpeli ratojn. Estis tamen nur en 2009, ke iuj kat-amantoj ekhavis ideon ekspluati la ekziston de katoj kiel turisman allogaĵon.
Malantaŭ la kato videblas la katforma ponto.
En marto 2013 la loka registaro (la vilaĝo apartenas al la grandega urbo Nova Taipei) elspezis 18 milionojn da taiwan-a juanoj (ĉ. 578 mil usonaj dolaroj) por renovigi ponton super la stacidomo, kiu ne nur estas katforma sed onidire la sola ponto en la mondo uzata kaj de homoj kaj de katoj.
Du flankoj de la kat-turisma industrio?
Evidente la kat-turisma projekto sukcesis. La averaĝa kvanto de la uzantoj de la stacidomo de Houtong en 2008, do antaŭ la lanĉo de la projekto, estis nur 133 personoj. Mankas stastistiko por 2009, sed ekde 2010 (391 personoj) la nombro grandiĝis jaron post jaro kaj en 2013 ĝi atingis eĉ 799.
Kato kaj turistoj
Pro tiu sukceso en novembro 2013 la usona televid-reto CNN elektis Houtong kiel unu el la sep elstaraj kat-turismejoj de la mondo.
Tiuj kiuj antaŭenigas la projekton klopodas bridi la nombron de katoj, per diversaj avertoj admonas al la publiko ne alporti kaj lasi katojn en la komunumo, vakcinas la loĝantajn katojn kaj purigas la katvalon.
Malgraŭ tiuj klopodoj, iuj diras, ke esence Houtong ne estas tre taŭga loko por katoj por loĝi ekzemple pro la granda humideco.
Nur en julio ĉi-jare en la reto okazis granda polemiko, kiun elvokis artikolo en iu blogejo, kies estro skribis, ke kat-amantoj ne vizitu Houtong ĉar tie fakte ne estas paradizo sed infero por katoj. Iuj simpatiis al tiu blogestro, ke la registaro utiligas la katojn sed ne sufiĉe zorgas pri ili. Aliaj tamen trovis, ke lia artikolo estas tre subjektiva kaj la katvalo fakte ne estas infero por katoj.
La katoj ŝajnis feliĉaj en niaj okuloj
Pri tiu ĉi afero ni tamen ekscios nur post la vizito. Aŭ preskaŭ, ĉar en kafejo, kiun ni vizitis, ni ja vidis iom malnovan numeron de ĵurnalo, kiu raportis pri la lastatempa disvastiĝo de epidemio inter katoj. Tiu raporto menciis, ke bestokuracisto vizitos la vilaĝon pli ofte por ekzameni la katojn.
Kato sentime aliras hundon. |
Kato sur muro ŝtona, mem kvazaŭ ŝtona... |
Almenaŭ en la tago de nia vizito la katoj de la katvalo ŝajnis tute feliĉaj. Ili ĝenerale ne timas homojn.
Nu, ili ankaŭ tute ne timas ekzemple hundojn, kiuj ne estas en tiom granda nombro kiom la katoj kaj cetere evidente estas trejnitaj tiel ke ili ne molestu la katojn. La hundoj ja scias, ke ĉi tie la kata raso estas ja mastroj.
Espereble en Houtong la katoj povu alporti feliĉon al si mem, al la vilaĝanoj kaj ankaŭ al la vizitantoj.