El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperantisto-paro vizitis Kantonon

| 2014-12-08
Bookmark and Share


La geedzoj Bruno kaj ĉinaj esperantistoj en la oficejo de sinjoro Lin Liyuan

 


S-ro Bruno Henry en rakonto pri siaj vojaĝoj al multaj lokoj de la mondo

 


Bruno en loĝejo de Augusto en Kantono

 


Interparolado en manĝejo

 


Bruno (maldekstre), Augusto kaj Petro Ye

 


Kunfotiĝo

 

    En la 29a de novembro franca esperantisto Bruno Henry kaj lia ĉina edzino Zhang Manjuan vizitis Kantonon.

 

    Matene ili vizitis la oficejon de sinjoro Lin Liyuan. Per belaj fotoj Bruno rakontis pri sia fervoja vojaĝo al Irano. Kiel fervojisto, li elektis veturi per trajno laŭeble. Estas interese sperti diversajn vagonarojn en diversaj landoj. Kompreneble li ankaŭ kontaktis esperantistojn dum sia du-monata vojaĝo. Post babilado Bruno ricevis gazeton kaj libreton donacitajn de la Guangdong-a Esperanta Asocio.

 

    Tagmeze ili vizitis E-kurson gvidatan de Aŭgusto Casquero. Ili manĝis kune kun lokaj esperantistoj kaj lernantoj de Aŭgusto en malnova kvartalo de Kantono.

 

(Raportas Venki Zhao Wenqi kaj Petro Ye)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments