Ĉarma nebulprujno en nordorienta Ĉinio
La 7-an de decembro aperis la unuafoja nebulprujno de la kuranta jaro ĉe la du bordoj de la rivero Songhua tra la urbo Jilin de la provinco Jilin en nordorienta Ĉinio.
Tio allogis multajn spektantojn, videblas, ke kristala prujno kovras la salikojn borde de la rivero kaj nebulo vualas la riverakvon etendiĝantan je kelkaj kilometroj.
Pro tio, ke neĝo estas malmulta ĉi-jare, tial nebulprujno malfruiĝis.
Redaktoro: Xie Ruifeng
No Comments