El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda pando portanta sian idon en Jiuzhaigou

| 2014-12-05
Bookmark and Share


La granda pando buŝe portanta sian idon en bambuaro

 

    La 2-an de decembro la Jiuzaigou-a Forstuma Administracio en Sichuan-provinco tria-foje ĉi-jare fotis klarajn fotojn pri sovaĝaj grandaj pandoj per fotiloj instalitaj en la vilaĝo Wujiao kaj unuafoje fotis fotojn pri kunestado de granda pando kaj ĝia ido.

 

    La fotoj montras, ke la granda pando, kiu buŝe portas sian idon, iras en bambuaro. Laŭ Hu Xueyu, direktoro de la administrejo de la Wujiao-a Natur-rezervejo, la pandido estis naskita ĉi-jare. Li konigis, ke post la naskiĝo pandidoj devas vivi kune kun sia patrino ĝis la aĝo de 2.5-3 jaroj.

 

    Kun centra areo de 36 349 hektaroj la Wujiao-a Natur-rezervejo sidas en sudorienta Jiuzhaigou-gubernio en la Aba-a Tibet-Ĉjang-nacia Aŭtonoma Regiono de Sichuan-provinco. En la natur-rezervejo vivas 26 specoj da bestoj ĉefe protektataj de Ĉinio kiaj orhara simio, budorkaso, blank-lipa cervo, leopardo, neĝleopardo, fajra hupo ktp.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments