Alia tago
de Edivaldo Simão de Freitas
Arbaro el akvecaj kristaloj,
Kie la aŭtuno tuj kisas la kristalajn fruktojn,
Kunportas ilin al miaj sonĝoj eburaj kiel la malpleno.
Fiŝoj vomas la keratinon: protektaĵo de mia skvama haŭto.
La diamantriĉa teo, kiun mi trinkis, kaj per kiu mi tranĉas mian koron,
estas tiom malgranda kaj fragila kiom la vitro...
Mi estas malliberigita en mi mem,
Enprofundiĝante senfortiĝon, dronante en egocentrismo.
Io, kio postrestas, nun estas la nostalgio pri espero.
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji
No Comments