El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

E-renkontiĝo de Changzhou-a E-Asocio

| 2014-12-03
Bookmark and Share


Kunfotiĝo de dulandaj esperantistoj

 


Interŝanĝo de memoraĵoj

 

    Vespere de la 28a de Novembro, 2014, Changzhou-a Esperanto-Asocio akceptis s-rinon MIZUNO Keiko el Tokorozawa (ĝemela urbo de la urbo Changzhou) de Japanio. La esperantistoj de la du landoj renkontiĝis en la oficejo de la asocio situante en Dongfang (Orienta) Elementa Lernejo. S-rino MIZUNO estas edzino de la prezidanto de Tokorozawa E-Rondo. S-ro MIZUNO Yoshiaki forpasis antaŭ tri jaroj, li estis profesoro de angla lingvo en universitato de Japanio, kaj en 2010 li afable akceptis ĉinaj e-istoj en Tokorozawa. Ĉinaj esperantistoj eterne memoras lin pro liaj nobleco kaj ĝentilo kaj dankas lin pro lia granda kontribuo al Esperanto-movado.

 

    Ĉirkaŭ 15 membroj de la asocio, inter ili plejparte estas studentoj de Jiangsu-a Teknologia Universitato, kunsidis kun s-rino MIZUNO kaj ŝia filino. Dum la parolado oni eksciis, ke s-ino MIZUNO estas instruistino de japana lingvo. Ŝi laboris en Fremdlingva Universitato de Dalian, nordorienta urbo de Ĉinio. Ŝia filino tre interesiĝas pri s-ro Ye Shengtao, ĉina fama edukisto kaj verkisto, kaj jam lernis ĉinan lingvon du jarojn. Post la forpaso de s-ro MIZUNO, ili ambaŭ eklernis nian lingvon por heredi la idealon de s-ro MIZUNO.

 

    Brila, vicsekretarino de la asocio, prezentis la E-aktivadojn de la asocio en 2014 kaj Lora, estrino de Studenta Esperanto-societo de Jiangsu-a Teknologia Universitato, prezentis al ili siajn programerojn en la universitato. Esperantistoj de la du landoj interŝanĝis E-librojn kaj opiniojn pri kaj por Esperanto. Fine la gastigantoj kaj la gastoj faris kunfotiĝon kiel memoron. La kunsido finiĝis kun amikeco kaj afableco.

 

(el www.czea.js.cn)

Redaktoro: Xie Ruiefng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments