El Popola Ĉinio>头条新闻>

La konferenco de UN pri klimata ŝanĝo inaŭgurita en Limao

| 2014-12-02
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la konferenco de UN pri klimata ŝanĝo

 

    La 1-an de decembro en Limao, ĉefurbo de Peruo, inaŭguriĝis la 20-a Konferenco de la Partioj de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, alinome la 10-a Konferenco de Partioj de la Protokolo en Kioto. Dum la venontaj 12 tagoj la ĉeestantoj de la konferenco diskutos pri traktado de klimata ŝanĝo.

 

    Manuel Pulgar-Vidal, perua ministro pri medio kaj prezidanto de la ĉi-foja konferenco, faris parolon en la inaŭgura ceremonio. Li esperas, ke la ĉi-foja konferenco de UN pri klimata ŝanĝo atingos kvantigitan interkonsenton pri mildigo de klimata ŝanĝo. Li alvokis, ke la ĉeestantoj de la konferenco faru pozitivajn dialogojn, renovigu pensojn, malkaŝe kaj sincere esprimu siajn opiniojn kaj per siaj agoj faru la ĉi-fojan konferencon konferenco de "aŭskultado kaj aŭskultitado".

 

    La ĉi-foja konferenco daŭros ĝis la 12-a de decembro. Ĝin ĉeestas ŝtatoficistoj, fakuloj, erudiciuloj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj el pli ol 190 landoj kaj regionoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments