El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Premiita Esperanto-societo

| 2014-12-02
Bookmark and Share

 

    En novembro la studenta Esperanto-societo de Zaozhuang-a Profesia Instituto estis prijuĝita kiel "la plej ĉarma studenta societo" de la kuranta lernojaro. Ĝi fondita en la jaro 2009 organizis multe da aranĝoj por propagandi Esperanton en kaj ekster la instituto. Ekzemple starigo de E-kursoj, kulturaj interŝanĝoj kun enlandaj kaj alilandaj esperantistoj, arboplantado en Esperanto-arbaro en Yishan-distrikto de la urbo Zaozhuang. Nun la societo havas 35 aktivajn membrojn. S-roj Zhao Yaping kaj Liu Baoguo, instruistoj de la instituto, gvidas la E-kursojn kaj helpas la societon en diversaj aranĝoj.

 

Liu Baoguo

(Redaktoro: Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments