El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Renovigita retejo de UEA ekfunkciis

| 2014-12-02
Bookmark and Share


La renovigita retejo de UEA

 

    La reta reprezentejo de UEA ricevis renovigon. Temas ankoraŭ pri evolua kaj enhave ne revolucia ŝanĝo. La retejo iĝis pli facile uzebla kaj pli facile administrebla, sed la klopodoj fari ĝin pli belaspekta ankoraŭ daŭras (volontuloj por helpi ĉe tio estas bonvenaj).

 

    Daŭras ankaŭ finfarado kaj transigado de informoj de kelkaj partoj de la malnova retejo, kiu restos provizore atingebla ĉe aparta adreso.

 

    La nova retejo transprenis la funkciojn de la reta Jarlibro, escepte de kelkaj malgrandaj funkcioj, pro kio ankaŭ tiu subretejo plu restas atingebla. Por posta tempo restas la renovigo de la reta Katalogo, kiu estas daŭre atingebla ĉe sia propra adreso.

 

    La renovigo de la retejo estas certagrade teknika kaj efektivigita rezulte de la kelkjaraj laboroj de unu volontulo, Andrej Grigorjevskij. Longperspektive estas planata pli drasta kaj profesia renovigo, por kiu estas rezervita mono el la kapitalo de UEA.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments