El Popola Ĉinio>Konkurso de Verkado EPĈ-2014>Poemoj>

La Pantalono

| 2014-11-25
Bookmark and Share

de Livia Barth

 

La soldatoj marŝas.

Marŝas la soldatoj.

Ankaŭ marŝas

la pantalono.

 

La pantalono iras

post la soldatoj.

Ĝi marŝas sola

sen sia mastro.

 

Ĝi kutimas marŝi

kun la mastro.

 La mastro estis mortiĝinta;

 la pantalono restas sola.

 

La soldatoj marŝas.

Marŝas la soldatoj. 

La pantalono starigita 

iras kun la soldatoj.

 

La soldatoj iras al la batalkampo,

ankaŭ iras la pantalono.

Ĝi ne povas resti

kiel malpura tuko.

 

Ĝi devas lukti

kiel la soldatoj,

kiel kutimas la mastro.

 

La soldatoj marŝas. 

Marŝas la soldatoj 

kaj la pantalono iras poste.

 

La pantalono kreskas.

Ĝi marŝas kun fiereco. 

Ĝi marŝas post la soldatoj.

Kun ili ĝi marŝas.

 

Moviĝas la pantalono

sub muziko el la venko

kiun ili devos gajni.

 

Marŝas la soldadoj.

La soldatoj marŝas.

La pantalono iras poste.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments