Lanĉotaj en Lanzhou fervojoj por grandrapidaj trajnoj
La 23-an de novembro gekonduktoroj de la Lanzhou-a Pasaĝertransporta Sekcio en trapaso de kajo de grandrapida trajno ĉe la okcidenta stacio de Lanzhou
La 23-an de novembro la Lanzhou-a Fervoja Administracio difinis la projekton pri lanĉo de fervojoj por grandrapidaj trajnoj en Lanzhou en nordokcidenta Ĉinio. Tiu-tage oni unuafoje vidis gekonduktorojn en belaj uniformoj. Post funkciigo de la Lanzhou-Xinjiang-a Fervojo por Grandrapida Trajno estos lanĉotaj 7 fervojaj linioj de grandrapidaj trajnoj -- D2703/4, kiuj veturos inter Lanzhou kaj suda Urumĉio, D2731/2, D2733/4 kaj D2735/6, kiuj veturos inter okcidenta Lanzhou kaj Xining, kaj D2741/2, D2743/4 kaj D2745/6, kiuj veturos inter Lanzhou kaj la pasejo Jiayu. Tio markis, ke la provinco Gansu oficiale eniros en la epokon de grandrapida trajno.
Redaktoro: Niu Xueqin
No Comments