Al la komercistoj
Georgiev Evgenij Leonidoviĉ
Nin alvokas socio tre nova
Sub regad' de l' gvidant' ĉiopova.
Eble, tamen, disŝiros fadenojn
Komercad' pri viand' kaj tendenoj.
Sed ne pensu ke ĉio eternos,
Iu sangan banejon malfermos;
Kaj ekfluos el vi nigra sango,
Dronigante vin mem per kirl-tango.
Baldaŭ ĉiu el vi kadavriĝos,
Viaj ostoj per ŝimo kovriĝos;
Restos post vi: damnitaj simioj,
Vazoj, ĵazoj kaj venĝoj ne miaj...
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji
No Comments