La geedziĝan feston mi ĉeestis
de USUI Hiroyuki
La 1-an de novembro mi ĉeestis geedziĝan feston en Pekino. Estis la unua fojo por mi ĉeesti tian feston laŭ ĉina stilo. La novedzo, Kuwa Masahito, estas japano. Kun li mi konatiĝis en la lasta jaro. La novedzino, Chen Xiaoyun, estas ĉinino.
Mi ne povis ne senti, ke mia restado en Ĉinio daŭras tiom longe, ke mi eĉ ricevas inviton por tia festo.
Verŝajne en ĉiuj landoj de la mondo ekzistas apartaj etikedoj observendaj en tiaj okazoj. Eĉ kiam mi estis en Japanio, ricevinte inviton por nupta ceremonio mi kutime iom timiĝis pri tiaj iom harfendaj aferoj.
Ĉambro por la ceremonio ruĝe ornamita |
Mi neniam spertis tian ceremonion laŭ ĉina stilo, kaj do ĉi-foje min kaptis des pli granda sento de timo. Pro tio tiu-matene mi alvenis al proksima metroa stacio eĉ iom rigida, ne nur ĉar mi formale portis kravaton. Eble nek pro la fakto, ke mi intertempe iom dikiĝis kaj sentis min plenplena en mia kompleto.
Surprize malformala
Mi decidis formale min vesti laŭ la rekomendo de miaj ĉinaj gekolegoj. Sed montriĝis, ke la festo estis multe pli malformala ol mi antaŭvidis. Inter la ĉeestantaj viroj nur la novedzo kaj liaj patro, alveninta el Japanio, kaj du estroj laborejaj (ĉinoj, cetere) portis kravaton.
Oni atendus, ke la virinaj ĉeestantoj paradus siajn belajn konstumojn. Sed plej pompe vestiĝis la novedzino, kaj multaj el la ĉeestantinoj vestiĝis nur per ordinaraj, ĉiutagaj vestaĵoj.
Festi petarde – jen la ĉina stilo
Kiam mi alvenis al la restoracio, kie okazos la festo, la novedzo staris antaŭ la pordo kun sia patro kaj kelkaj aliaj. Nelonge poste li deklaris, ke li iros por preni la novedzinon kaj ŝiajn familianojn. Jen la ĉina kutimo.
Jen venas la novedzino! |
Oni eksplodigas festajn petardojn. |
Kiam la novedzino kaj ŝia familio alvenis akompanate de la novedzo, oni eksplodigis petardojn kiel oni faras en Ĉinio por festoj kiel ekzemple la printempa festo (ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro). Baldaŭ komenciĝis la ceremonio.
Tiaj festoj, ĉu en Ĉinio ĉu en Japanio, nuntempe okazas ne tute tradicie. Enmiksiĝas diversaj elementoj okcidentaj. Ĉi-foje ekzemple la nova paro vestiĝis per okcidentaj vestoj, kaj tio estas tute normala.
Tamenaj nuptaj "ritoj"
Kvankam multe pli malformala ol similaj festoj en Japanio, kompreneble al la geedziĝa ceremonio ne povis tute manki ecoj kvazaŭ ritaj, eĉ se ne-religiaj.
En la ĉi-foja ceremonio forestis pastro de ajna religio. Mi supozas, ke kutime laikaj estas geedziĝaj festoj ĉi tie. Do la novedzo mem prenis manon de la novedzino, genuiĝis antaŭ ŝi kaj komencis eldiri vortojn de ĵuro.
Ĵuras la novedzo. |
Li parolas la ĉinan sufiĉe bone, sed ne povis fini la tuton parkere kaj fine devis elpreni paperon sur kiu estis skribata la teksto. Tio tamen entuziasmigis la publikon, iuj kriis "kuraĝe daŭrigu!" kaj simile. Sekvis tion interŝanĝo de ringoj, brakumado kaj kiso.
Oferto de teo por la gepatroj
Baldaŭ ni vidis ion ŝajne ĉinecan. La nova paro preparis tasojn da teo, kaj ofertis ilin al la gepatroj: pli precize la novedzino al la nova bopatro (la bopatrino ne povis veni al Ĉinio pro ne tre bona sanstato), la novedzo al la novaj bogepatroj. Tio impresis min multe kiel elemento vere ĉina kaj korvarmiga en la tuta sinsekvo da "ritoj".
Oferto de teo |
Jen la nova paro verŝis ŝaŭmvinon al aro da glasoj, kiuj kvazaŭ konsistigis etan piramidon. Jen ili tranĉis kukon. Se tiuj ceremonieroj ne estis surprizaj, fine min interesis alia "rito", en kiu la paro krucigis brakojn unu de la alia, kaj trinkis vinon el la mano de la krucigita flanko. Iom penige, sed jen kiel modele estu geedzaj kunlaboroj!
Mankis enuigaj salutoj
Nun venis la tempo por salutoj. En Japanio en tiaj okazoj sekvas saluton saluto fare de nombro da personoj, kaj foje iuj sen ajna peco de humursento faras longegan paroladon, kiu tedigas absolute ĉiujn.
Parolas la patro de la novedzino. |
Sed ŝajne en ĉinaj geedziĝaj festoj ne okazas io tia, aŭ almenaŭ ne ĉi-foje. Unue salutis la patro de la novedzo, poste tiu de la novedzino. Sekvis ilin la laboreja estro de la novedzo... jen fino! Ne estis multe da salutantoj, kaj ĉiuj parolis prudente koncize.
Nun salutis la novedzo, kaj plej fine la novedzino. Verŝajne universala fenomeno, ke ŝi fine ne povis reteni larmojn eldirante dankajn vortojn.
Ĝojon dividu, ŝancojn disdonu
En la vera fino de la ceremonio sur la podion estis invititaj du fraŭlinoj (nur hazarde, povus esti fraŭloj).
La novedzino prenis florbukedon, iris en la distanco de kelkaj paŝoj, kaj ĵetis la bukedon dorsen cele al la podio. Tiu, kiu kaptas ĝin, baldaŭ havos la ŝancon edz(in)iĝi, oni diris.
Ĉeestantoj |
Nur poste iu flurstris al mi, ke kutime la novedzino staras sur la podio kaj ĵetas la bukedon al la ĉeestantoj. Nu, fakte tiel estus pli interese, ĉar la afero iĝus multe pli hazarda. Sed la implico de la ago estas evidenta: oni ne nur dividu ĝojon sed ankaŭ disdonu ŝancojn, ĉu ne?
Ĉu iam...?
Mi ne scias kiomgrade tiu ĉi festo estis tipe ĉineca. Povas esti, ke en tia internacia metropolo kia Pekino ankaŭ geedziĝaj festoj emas fariĝi pli internaciaj ol aliloke, kiel mi jam skribis.
Post la ceremonio oni gaje kunmanĝis. |
La novedzo diris, ke fakte antaŭ tri tagoj en la hejmloko de la novedzino, en la provinco Hebei, jam okazis alia festo. Povas esti, ke ĝi estis vere tradicia geedziĝa festo ĉina.
Ĉu mi iam povos esti invitita al pli tradicia festo nupta? Nu, tion nur scias la Ĉielo, simile kiel nur ĝi scias kiam edziniĝos la fraŭlino, kiu sukcesis kapti la florbukedon tiutage.