El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis ILEI-a Estrarkunsido per skajpo

| 2014-11-18
Bookmark and Share

    Estrarkunsido de ILEI per skajpo okazis sabate (15an de nov 2014) je la 16a horo (UTC+1).

 

    Ĝin partoprenis Zsofia Korody, Magdalena Fejficova (ambaŭ en Slovakio), Xiaofeng Gong (en Ĉinio), William Harris (en Usono, Kalifornio), Radojica Petrovic (en Serbio). Gvidas Mireille Grosjean (en Svislando).

 

    Radojica donis multajn informojn pri la preparlaboroj por la Konferenco 2015. Li respondas al pluraj demandoj. La temo estas akceptita: Grandan pacon post la grandaj militoj okazos simpozio. Ĉu okazos CED konferenco samtempe kaj samloke, oni ne scias ankoraŭ.

 

    La estraro de ILEI konfirmis 14 retajn decidojn faritajn inter aŭgusto 2013 kaj la fino de 2013.

 

    La estraro ankaŭ konfirmis 11 retajn decidojn faritajn inter la periodo de la unua de januaro 2014 ĝis nun.

 

    ILEI bezonas precizan financan raporton pri Juna Amiko tra la jaro 2014 kaj enhavajn gvidliniojn. Kaj ĝi devas revizii la konsiston de la Elekta Komisiono.

 

    La kunsido daŭris je 1 horo kaj duono kun bona kvalito de sono kaj foje bildo.

 

(el ilei.info)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments