Prelego pri Esperanto en la provinco Taiwan de Ĉinio
Prelegas USUI Hiroyuki.
La preleganto respondas al demandoj.
Posttagmeze de la 10-an de novembro, USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, prelegis pri Esperanto en la urbo Taichung, provinco Taiwan de Ĉinio .
La prelego okazis en la kadro de la lekcioj pri socilingvistiko destinataj al 3a-gradaj studentoj de la fako pri la japanaj lingvo kaj kulturo. Ĝi okazis dank' al la afableco de MATSUNAGA Toshiya, asista profesoro de la universitato, kiu mem estas ankaŭ japano.
Lingvo ligita al la ideo de progreso
La prelego, kiun ĉeestis ĉ. 40 studentoj kaj du profesoroj inkluzive de Matsunaga, komenciĝis per la prezento de diversaj nomoj atribuataj al Esperanto inkluzive de la ĉinlingva Shijieyu ("mondlingvo"), kies inventinto tamen estis japana verkisto.
Poste la preleganto klarigis la signifon de la vorto Esperanto, kaj diris, ke multaj homoj ligis al tiu ĉi lingvo diversajn esperojn, sed multaj el ili ligiĝis al aspiro de homoj en malavantaĝa pozicio (ekz. Zamenhof kiel judo aŭ tajvananoj dum la japana kolonia epoko) ŝanĝi tian pozicion kaj ankaŭ al la ideo, ke la homaro nepre progresos kaj samtempe ankaŭ la socio kaj la lingvo.
Laŭ la preleganto tiu ĉi lasta ideo iam en la pasinteco kvazaŭ nature pravigis la pravecon de la argumentoj por Esperanto.
Postprogresa nuno de Esperanto
Post tio Usui komentis, ke tia progres-bazita ideo ŝajne ne plu estas tiom kredata nuntempe kontribuante al malpli granda populareco de Esperanto.
La lingvo fariĝis, ironie, ne lingvo por ĉiuj sed tiu por iuj, kiu tamen ankaŭ danke al tio sukcesas ne kvantan sed kvalitan kreskon, kiel tion atestas la sukcesa kandidatigo de William Auld por la Nobel-premio por literaturo. Kiel alian antaŭe neatenditan ŝanĝon kvalitan li menciis la ekeston de denaskaj esperantistoj, montrante filmeton pri ili.
Praktikaj lingvaj specimenoj
La preleganto ankaŭ aŭdigis la voĉlegadon de la poemo "Ebrio" fare de Auld kaj sian propra "tutkorpan" deklamadon de la sama verko.
La prelego finiĝis per la skiza prezento de la Esperanta gramatiko. La ĉeestantoj lernis ne nur pri finaĵoj kiel -o, -a, -i, -as aŭ pronomoj sed ankaŭ tiaj frazoj kiel mi parolas ĉine aŭ mi amas vin.
Tiel la studentoj, el kiuj nur unu sciis pri Esperanto antaŭe, povis relative bone informiĝi pri la lingvo, ĝiaj socikultura fono kaj gramatiko.
Redaktoro: USUI Hiroyuki