El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Jarfina FESTego en la franca E-Kastelo Greziljono

| 2014-11-15
Bookmark and Share

La bebo de Greziljono 
 

Pentraĵo de Greziljono 

 

    La Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno okazos en la franca E-Kastelo Greziljono de mardo, la 30a de decembro de 2014, posttagmeze ĝis dimanĉo, la 4a de januaro de 2015, tagmeze.

 

    Venu renkonti belan teamon por varia programo arta kaj luda. Malstreĉiĝu tut-familie lernante novan fakon kun La Zikologistoj.

 

    Atelieroj

 

    Magio : Venu malkovri la bazojn de la magio kaj lerni facile fareblajn magiaĵojn por mirigi viajn amikojn.

 

    Ĵonglado : Atelier kiu ebligas al la infanoj manipuli diversajn objektojn de ĵonglado : Pilkoj, Klaboj, Diaboloj, Ringoj, Diablobastonoj, Pojoj, Koltukoj…

 

    Makrameo : La bazoj de makrameo ne plu havos sekreton por vi, venu lerni kaj malstreĉiĝi kun Sofia.

 

    Kalaripajat : Malkovru tiun batalarton tre malnovan originan de la sud-Barata ŝtato Keralo. Kunportu komfortan vestaĵon.

 

    : Venu miksi muzikpecojn. Ni provizas la materialon. Limigitaj lokoj por 5 personoj.

 

    Vesperaj Animadoj

 

    Bobeloj: Dum flugo de bobelo, rilaksiĝu, revu kaj albordiĝu en nekutima vehiklo farita el sapovezikoj kaj imagpovo. Flugu al fea universo popolita de gigantaj sferoj leĝeraj kaj brilantaj...

 

    Magio ĈEA: La magio venas al vi por momento de eskapo kaj malstreĉiĝo tuj antaŭ viaj okuloj! Tiu animado multe logas, kaj la malgrandajn, kaj la grandajn. Temas pri magio kun kontakto, la magiisto troviĝas antaŭ la persono por bone montri al ŝi/li la lertan ruzaĵon de la magiaĵo.

 

    Koncerto de ĴanManu sabaton, la 3an de januaro 2015. Ĵan­Manu estas aŭtoro, komponisto, kantisto.

 

    E-programo

 

    Esperanto-Kurso kun François: metodo adaptita al la nivelo de la lernantoj.

 

    Foto-Ateliero kun Joël: Kiel komponi bildon. Ekzercoj ekstere laŭ vetero. Kunportu fotilon.

 

    Amuzaj Rakontoj rakontitaj de Raymonde.

 

    Ne hezitu mem proponi viajn programerojn, venu kun viaj skeĉoj, viaj gajaj historioj, viaj poemoj, fabeloj...

 

    Partigu viajn talentojn por travivi etoson amikan kaj gemutan.

 

    Silvestra Festeno : la 31an de decembro vespere

 

    Festeno: detaloj poste ... vidu tiun de 2012 kaj 2011

 

        Kostum-balo. Vestaĵ-kodo laŭ la jaroj 1950 ĝis 1960. La kastela dekoro venas el la 50-60-aj jaroj, ĉiuj ĝojaj gajuloj bonvolu kunporti vestaĵon el tiu epoko.

 

        Atelieroj: Kiu ne dormas en la kastelo povas veni ĉeesti la atelierojn. Tiu pagas 10 eŭrojn por 1 sesio. Lokoj limigitaj je 10 personoj. 2 sesioj tage: 10h / 12h kaj 14h30 /16h30. Por infanoj kaj adoltoj. Antaŭa aliĝo deviga.

 

    Tarifoj kaj kondiĉoj de aliĝo

 

    La festeno de la 31a kostas 80 eŭrojn, vino kaj animado inkluziva.

 

    La taga restado kostas inter 35 kaj 65 eŭrojn (laŭ la elektita ĉambro).

 

    Antaŭpago por aliĝo: 100 €.

 

    5% da redukto por kompleta restado (kun kurso) dum 5 tagoj.

 

    10% da redukto se la aliĝo kun kompleta restado kaj antaŭpago okazas ĝis la 30a de oktobro 2014.

 

    Limdato de aliĝo: 30a de novembro 2014 noktomeze.

 

    Limigita nombro de dormlokoj: 40.

 

    Reta aliĝilo kun prezkalkulo kaj pagomanieroj.

 

(Kontribuo de Isabelle NICOLAS)

Redaktoro: Wang Lihua

 

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

    Notoj:

    Por ĉiuj aliaj informoj, kontaktu Isabelle NICOLAS :

        retmesaĝo: isabelle.nicolas2@gmail.com

        poŝtelefono: +33-6.70.58.61.19

        fiksa telefono: +33-2.41.89.10.34 (Greziljono)

    aliĝintoj: François LJ, Isabelle N, Jean-Manu / Sophie / Igor , Raymonde & Joël C, ...

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments