El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova retejo de UEA plu prokrastiĝas

| 2014-11-14
Bookmark and Share

 

    Kompleta renovigo de la retejo de UEA devis esti la ĉefa prioritato de la nova estraro de UEA, elektita en Rejkjaviko antaŭ jaro kaj duono. En ĵusa raporto de la estraro pri farita laboro tamen nenio estas menciita pri la retejo. Laŭ Mark Fettes la demando daŭre restas prioritata – sed ne tuj solvebla.

 

    La 4-an de novembro la ĝenerala sekretario de UEA, Martin Schäffer, afiŝis en la diskutejo de la komitato de UEA raporton pri la estrara laboro ĝis la fino de oktobro. Sub la rubriko "retejo" troveblas nur rezonadoj pri tio, ĉu eblus transmeti la retpoŝtan liston "uea-membroj" al pli moderna diskutplatformo.

 

    "Fina decido atendas teknikan konsultadon kun diversaj retspertuloj. Stefan MacGill kaj Mark Fettes ellaboris enhavskemon por aktivula retejo, kies teknika realigo atendas pli detalan priskribon", raportas Martin Schäffer.

 

    Libera Folio demandis al la prezidanto de UEA, Mark Fettes, kial la estrara cirkulero nenion mencias pri la "prioritata" nova retejo, por kiu la estraro en Rejkjaviko pretis tuj elspezi 100 000 eŭrojn, kaj kiel la afero ĝenerale statas.

 

    Laŭ la respondo de Mark Fettes, la starigo de nova retejo postulas, ke unue la tuta funkciado de UEA estu reformita.

 

    Mark Fettes: Tio estas komplika demando, kiun mi ne kapablas respondi ene de la kelkaj minutoj, kiujn mi nun disponas. Por nun mi diros nur, ke la reteja demando tuŝas preskaŭ ĉiujn aspektojn de la funkciado de UEA, kaj do retejaj solvoj postulas ankaŭ ŝanĝojn en nia labormaniero... kio ne estas tuj solvebla demando. La demando restas prioritata, tamen, por nia mastruma triopo.

 

    Laŭ la sama estrara komuniko, la protokolo de la komitata kunsido en la Universala Kongreso nun aperas en la retejo de UEA "sekve de estrara decido fari tiajn informojn pli facile alireblaj". Efektive, laŭ la regularo de UEA la protokolo devas esti publikigita ene de 60 tagoj post la kunsido, do la ĉi-jara teksto devus aperi plej laste la 30-an de septembro.

 

    Tamen ĝi daŭre nenie troveblas, kaj eĉ la ĵusa estrara cirkulero mem ial parolas pri la protokolo de la Rejkjavika kunsido, kiu efektive aperis la 29-an de septembro. En la jaro 2013, kiam okazis la Rejkjavika kongreso.

 

    Mark Fettes: Tio estas ĉiuokaze eraro, ĉar la frazo aperis en la cirkulero de antaŭ unu jaro.

 

    Libera Folio: Kiam aperos la ĉi-jara protokolo, kaj kial ĝi jam malfruas pli ol unu monaton?

 

    Mark Fettes: Mi volis plibonigi la tekston, kiun ni ricevis de la protokolantoj, sed profesiaj kaj movadaj taskoj ne lasis tempon por tio. Tial ni decidis publikigi la malnetan version, kiun ni havas, kvankam ĝi certe povus esti pli bona. Martin povus diri, kiam la teksto estos afiŝita.

 

    Martin Schäffer: Mi planas redakti almenaŭ iomete la nunan version kaj mi antaŭvidas afiŝi en la komitata listo (kaj nur tie) venontan semajnfinon.

 

    La estrara cirkulero ankaŭ iom surprize informas, ke la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, emeritiĝos "venontjare". Laŭ pli fruaj informoj, la emeritiĝo devas okazi en 2016.

 

    Libera Folio: Ĉu la emeritiĝo estis plifruigita, kaj okazos jam en 2015? Se jes, kial?

 

    Mark Fettes: Nu jes. Li fariĝos 65-jara en novembro 2015, sed ekricevos la nederlandan pension nur en aprilo 2016. Ni esperas aranĝi transiran periodon en kiu li kunlaboros kun sia posteulo. Tamen ĉio estas ankoraŭ sub diskuto.

 

    La iom enigma respondo de Mark Fettes supozigas, ke UEA eble enoficigos novan ĝeneralan direktoron jam antaŭ la oficiala emeritiĝo de Osmo Buller, kiu laŭ antaŭe publikigitaj informoj devus okazi iam en aprilo 2016. Laŭ ĝenerala sekretario Martin Schäffer anonco pri la posteno de ĝenerala direktoro aperos iam en la unuaj monatoj de 2015.

 

    Martin Schäffer: Eventuale intervjuoj povus okazi antaŭ aŭ post UK en Lille. Decido supozeble povus okazi iom poste.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments