Sukcese finiĝis APEK
Antaŭtagmeze de la 11-a de novembro komenciĝis la 22-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK, ĝin prezidis Xi Jinping. Li diris, ke la membroj de APEK devas profundigi la unuecon de la azi-pacifika regiono, krei apertan ekonomian situacion, kune konstrui reciproke fidajn, ampleksajn, kunlaborajn kaj kungajnajn rilatojn partnerajn por la azi-pacifika regiono, tiel aldoni movpovon al la ekonomia kreskado de la azi-pacifika regiono kaj al tiu de la mondo.
No Comments