Finiĝis la Tibeta Kultura Semajno en Kanado 2014
Tradicia tibetnacia prezentado
En la ceremonio por premiero de la filmo La Tria Poluso
En spektado de prezentado
Posttagmeze de la 11-a de novembro la tibeta delegacio, kiu partoprenis en la Tibeta Kultura Semajno en Kanado 2014, revenis al Tibeto.
Inter la 2-a kaj la 15-a de novembro la Tibeta Kultura Semajno en Kanado 2014 okazis en tri urboj de Kanado -- Vankuvero, Toronto kaj Otavo. Dum la kultura semajno okazis ekspozicio de bildoj kaj pentraĵoj, kiuj temas pri Tibeto, kaj tanka-oj, ceremonio por premiero de la granda dokumenta filmo La Tria Poluso, projekciado de la filmoj Dekyi Metok kaj Tanka-o. La ekspozicio kaj la projekciado de la tri filmoj daŭros ĝis la 15-a de novembro.
La Tibeta Kultura Semajno en Kanado 2014 ĉiuflanke montris la novan disvolviĝon de la nova Tibeto socialisma, ĝiajn novajn ŝanĝojn kaj novajn aspektojn, liveris al kanadaj popolamasoj ŝancon por plene koni la veran staton de Tibeto, sperti la ĉarmon de la elstara tradicia kulturo de Tibeto, ĝiajn disvolvon, ŝanĝon kaj vivforton, profundigis konon kaj komprenon de kanadaj popolamasoj al Tibeto de Ĉinio kaj plue akcelis interkomunikadon kaj amikecon inter la ĉina kaj kanada popoloj.
Post sia lanĉiĝo en la jaro 2001 la Tibeta Kultura Semajno estis 11-foje okazigita en Italio, Rusio kaj en aliaj 11 landoj kaj regionoj.
Redaktoro: Niu Xueqin